Gordes

Gordes | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 84050 [+] | ||||
Poŝtkodo | 84220 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 664 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 55′ N, 5° 12′ O (mapo)43.9111111111115.2002777777778Koordinatoj: 43° 55′ N, 5° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 111 m [+] | ||||
Areo | 48,04 km² (4 804 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Gordes estas komunumo kaj vilaĝo en la franca departemento de Vaucluse. La vilaĝo situas sur elstara roko de la montaro Luberon. La komunumo havas surfacon de 48,04 km² kaj fine de 2022 tie vivis 1 664 loĝantoj. .
La Asociation des plus beaux villages de France (asocio de la plej belaj vilaĝoj de Francio) konsideris Gordes kiel unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio. Ĝi altiras multajn turistojn, precipe en somero.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
Supre en la vilaĝo situas kastelo, kiu estis konstruita ĉirkaŭ 1525. Ĝi anstataŭigis pli fruan kastelo de la 11-a jarcento. En la kastelo, la op-arta artisto Victor Vasarely tie havis atelieron. Nun ĝi estas muzeo kun verkoj de la flandra pentristo Pol Mara, kiu vivis en Gordes.
Ĉe la piedo de la vilaĝo estas la Village des Bories, vilaĝo kun ŝtonaj kabanoj el la 18-a jarcento. Tiuj hejmoj estis konstruitaj en stilo uzata en la regiono ĉirkaŭ Apt jam depost ĉirkaŭ 5000 a.K. Tiu vilaĝo ne plu estas loĝata sed oni restaŭris la domojn kaj hodiaŭ la setlejo estas turisma allogejo.
Kelkaj kilometroj ekster Gordes estas la abatejo de Sénanque, cisterciana abatejo en romanika stilo.
Ĝemeliĝoj
[redakti | redakti fonton]Boerelare (Belgio)