Göttingen
Göttingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
special municipality association of Germany (en) (1964–) urbego (1964–) ĉefurbo de distrikto en Germanio (1867–) urba komunumo de Germanio (1230–) ĉefregioncentro Hansa urbo universitata urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 37001–37099 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 120 261 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 028 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 32′ N, 9° 56′ O (mapo)51.5338888888899.9355555555556Koordinatoj: 51° 32′ N, 9° 56′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 150 m [+] | ||||
Areo | 116,93 km² (11 693 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Göttingen [+] | |||||
Göttingen ([GØTingn] per sistemo IFA ˈɡœtɪŋən aŭskulti; esperantigite Gotingeno[1]) estas universitata urbo en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Göttingen, kiu en 2016 estis signife ampleksigita kaj ekde tiam ekzemple ankaŭ inkluzivas la "Esperanto-urbon" Herzberg am Harz. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 118 946 loĝantojn sur areo de 116,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 028 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun la komunumoj Bovenden, Waake, Landolfshausen, Gleichen, Friedland, Rosdorf, Dransfeld kaj Adelebsen.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 953 la loĝloko estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737. Rilate al ĝi disvolviĝis la literatura grupo Hainbund.
Datumoj
[redakti | redakti fonton]- Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Urbomuzeo
[redakti | redakti fonton]La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Homoj rilataj al la urbo
[redakti | redakti fonton]- August Neander, teologo
- Georg Heinrich Lünemann, klasika filologo
- Gyula Farkas (instruisto)
- Richard Adolf Zsigmondy, nobelpremiita kemiisto (mortis en Göttingen)
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la urbo funkcias Esperanta grupo.[2] Per la bildrakonto Lasta lekcio en Gotingeno la urbo ankaŭ reprezentiĝas en la Esperantlingva literaturo. Ĝis sia morto en 2013 la francdevena esperantisto Claude Trésorier estis docento pri romanistiko en la universitato de Göttingen kaj ankaŭ lekciis pri Esperanto. Ekde 2015 la esperantisto kaj matematikisto Harald Helfgott naskiĝinta en Peruo estas docento pri matematiko en la gotingena universitato. Pri lia akcepto al la Honora Patrona Komitato de UEA en 2017[3] raportis la regiona gazetaro kaj ankaŭ la loka radio,[4] sed kompreneble en lekcioj pri matematiko ne eblas tiom bone nestigi informojn pri Esperanto kiom en lekcioj pri lingvoj. Kaj same en 2017 la urba konsilantaro malfermis novan centran akceptejon kaj vivejon pri rifuĝintoj kaj azilpetintoj je la eksplicite bonvenige esperantlingva nomo "Bonveno".[5][6] Nelaste ankaŭ menciiĝu la nova ekologia firmao "Kulero", kiu ekde 2019 kun esperanta firmaa nomo produktas manĝeblajn manĝilarojn - komence, kiel indikas la nomo, kulerojn, sed intertempe ankaŭ forkojn kaj tranĉilojn.[7][8]
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Norden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo), ankaŭ per la malpli vastaj federaciaj vojoj kaj . Kaj se iu insistas alveni per kanuo aŭ kajako, ankaŭ tio eblas per la rivero Leine (de sudo al nordo).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
situo de la urbo en Germanio -
fontano pri la knabino "ansera Elizinjo" je la ĉefa merkata placo
-
la urba blazono -
-
-
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lasta lekcio en Gotingeno
- ↑ Esperanto-Ortsgruppen und Kontaktadressen (arkivigite, stato de januaro 2012). Arkivita el la originalo je 2012-01-30.
- ↑ "Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato", Gazetaraj Komunikoj de UEA [1], n-ro 695, la 23-an de julio 2017
- ↑ noto pri la artikolo aŭde kaj skribe en la loka radio en la retejo de GEA
- ↑ prezento de la projekto "Bonveno" en centra retejo (germane)
- ↑ oficiala retejo bonveno-goettingen.de (germane)
- ↑ oficiala retejo de la ekologia firmao "Kulero" (germane)
- ↑ kaj reprezentejo de la fimao "Kulero" en la retejo Instagram (germane)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- universitata retejo (germane kaj angle)
- informoj kaj fotoj pri trabfakaj domoj en Göttingen (germane)
- artikoloj rilate al Göttingen kaj Esperanto en la retejo de GEA (germane)
|