Saltu al enhavo

Grafitminejo en Český Krumlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafitminejo
en Český Krumlov
ĉeĥe Grafitový důl v Českém Krumlově
minejo
Ĉefkonstruaĵo de la grafitminejo
Oficiala nomo: Grafitový důl v Českém Krumlově
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Municipo Český Krumlov
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Situo Grafitminejo en Český Krumlov
 - koordinatoj 48° 49′ 01″ N 14° 18′ 16″ O / 48.81694 °N, 14.30444 °O / 48.81694; 14.30444 (mapo)
Fondo 1975
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Graphite mine in Český Krumlov
Portalo pri Ĉeĥio

Grafitminejo en Český Krumlov (ĉeĥe Grafitový důl v Českém Krumlově) troviĝas en okcidenta rando de urbo Český Krumlov, en valdeklivo de rojo Polečnice.

La grafit-trovejoj en suda Bohemio estas ligataj al metamorfozaj mineraloj de ĉeĥkrumlova zono de la tn. bunta grupo de geologia unuo de moldanubiko. Grafito ĉi tie estiĝis verŝajne per interŝanĝo de krudnafto, estiĝinta antaŭ centoj da milionoj da jaroj per interŝanĝo de organika materialo, precipe de mar-algoj.

Administracio de la minejo ebligas al vizitontoj trarigardon de galeria horizonto de la minejo en vizitrondo kun longeco preskaŭ 1800 m, kiun ili efektivigos parte per minejtrajneto (proksimume 1 km), reston piede. Dum tiu ĉi vizito ili interkonatiĝos kun geologiaj interrilatoj de la grafit-trovejo, kun metodoj de ties minado, kun mineja ministtekniko kaj transporto.

Minejo Český Krumlov komune kun minejo Lazec minis trovejon, verkontrolita per esploro, farita ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en masivo de Viŝenaj montetoj. Ili estis la lastaj el multe da minejoj en ĉirkaŭaĵo de Český Krumlov. La minitan grafitercon oni rafinadis en flotiga rafinejo en Netolice. En la j. 2003 la minado pro financaj kaŭzoj finiĝis. Antaŭ longe ĉi tie malaperis minado en multaj minejoj (ekz. Tereza, Barbora, Arnošt, Anna ka.). Sed kilometroj de iliaj koridoroj ĝis hodiaŭ kondukas tra deklivoj ĉe rivero Vultavo en Český Krumlov kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.