Graflando Ravensberg estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekestis en la 12-a jarcento. Ĝi lokis en la oriento de la Malsuprorejna-Vestfalia imperia cirklo, ĝia ĉefa loko estis Bielefeld. Ekestinta en la 12-a jarcento, ĝi estis ekde 1346 ligita kun Berg, ekde 1437 kun Jülich-Berg kaj per tio en 1511 kun Kleve. Ekde 1614 finfine ĝi apartenis al Brandenburgio-Prusujo, kiu en 1719 ligis la graflandon kun la princlando Minden kiel Minden-Ravensberg. En 1807 la teritorio integriĝis en la nova Reĝlando Vestfalio, por jam en 1810 parte iri al Francujo.