Saltu al enhavo

Granato

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun grenato aŭ grenado (eksplodaĵo).
granato
granato

Granato estas skarlate ruĝa frukto de granatujo, simila al pomo, kun ledeca ŝelo, supre (sub la kaliko) kun 5-7, malsupre kun 3-4 kernoĉambretoj. Ĝi enhavas multajn grajnojn kun acidete dolĉa gusto.

Oni pretigas el la fruktoj refreŝigan trinkaĵon. Oni ankaŭ uzas ĝian sukon aŭ siropon por prepari la iranan kaj irakan stufaĵon fesenĝano.

La granato ekde antaŭ nelonge ankaŭ konsideriĝas kiel afrodiziigaĵo, ĉar ĝi altigas la nivelon de testosterono tiel ĉe viroj kiel ĉe virinoj.