Grand Prairie
Grand Prairie | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Provinco | Teksaso | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 196 100 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 418 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 43′ N, 97° 1′ U (mapo)32.715278-97.016944Koordinatoj: 32° 43′ N, 97° 1′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 157 m [+] | ||||
Areo | 81,09 km² | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Grand Prairie, Texas [+] | |||||
Grand Prairie estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La urbego loke ofte estas menciita "GP". Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 196 100 loĝantoj sur areo de 81,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 418 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn je la 1863.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Grand Prairie situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.
Historio
[redakti | redakti fonton]Grand Prairie unue estis establita en 1863 por bovaro. La unua eklezio ekfunkciis en 1870, la poŝto en 1877. Ĝi ricevis urban statuson en 1909. Dum la a 2-a mondmilito kaj poste Grand Prairie havis industrion pri flugmaŝinoj, nuntempe pri helikopteroj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Grand Prairie havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 921 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ekzistas aktuale neniu publika transporto en Grand Prairie.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)
- Anglalingva kaj hispanlingva Vikipedioj