Saltu al enhavo

Granda Incendio de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Torĉoj de Nerono, de Henryk Siemiradzki. Laŭ Tacito, Nerono celis kristanojn kiel respondeculoj de la incendio.

La Granda Incendio de Romo estis urba incendio kiu startis la nokton inter la 18a kaj la 19a de julio en la jaro 64 AD. Ĝi kaŭzis disvastigatan detruon antaŭ esti kontrolita post ses tagoj, la 24-an de julio. Diferencaj rakontoj ĉu kulpigas la imperiestron Neronon pro ekincendii aŭ kredas, ke li organizis decidojn por reteni ĝin kaj havifi helpon por la rifuĝintoj.[1] Por deturni la suspektojn, laŭ Tacito, li akuzis kaj persekutis la kristanojn.

Variaj historiaj rakontoj

[redakti | redakti fonton]

La variaj historiaj rakontoj de la evento venas el tri duarangaj fontoj — Diono Kasio, Suetonio kaj Tacito. La unuarangaj rakontoj, kiuj eble inkludis historiojn verkitajn de Fabio Rustiko, Kluvio Rufo kaj Plinio la Maljuna, ne survivis. Tiuj unuarangaj rakontoj estis priskribitaj kiel kontraŭdiraj kaj troigaj.[2] Almenaŭ kvin separataj historioj cirkulis rilate al Nerono kaj al incendio:

  • Pro deziro detrui la urbon, Nerono sekrete forsendis homojn kiuj kun ekskuzo esti ebriaj incendiu la urbon. Nerono rigardis el sia palaco sur la Palatina Monteto kantante kaj ludante liron.[3]
  • Profrenezo, Nerono ege malferme forsendis homojn por incendii la urbon. Nerono rigardis el la Turo de Meceno sur la Skvilina Monteto kantante kaj ludante liron.[4]
  • Nerono forsendis homojn por incendii la urbon. Nerono kantis kaj ludis sian liron el privata loko.[5]
  • La incendio estis akcidento. Nerono estis en Antio.[5]
  • La incendio estis kaŭzita de kristanoj.[5]

Ĉiukaze la incendio estis kiel okazintaĵo por la historio de Romo dum la sinteno de la imperiestro (krom kompreneble la enormeco de la tragedio) restis kiel temo por la literaturo.[6]

Komenco kaj progreso

[redakti | redakti fonton]
Pentraĵo Incendio en Romo de Hubert Robert

Laŭ Tacito, la incendio komenciĝis en butikoj kie flamiĝemaj komercaĵoj konserviĝis, en la zono apud la Kaelio kaj la Palatino Montetoj de Romio. La nokto estis venta, tiel la flamoj povis ekdisvastiĝi rapide. La stratoj estis tre malvastaj kaj apartamentoj estis malproksime konstruitaj. La incendio haltis post ses tagoj de daŭre brulanta, tamen baldaŭ komencis ekbruli denove por aliaj tri tagoj.[7]

Postsekvoj

[redakti | redakti fonton]

Romo enhavis tiam 14 kvartalojn, tri estis tute brulitaj, kvar estis parte detruitaj kaj sep suferis damaĝojn de la incendio. Nero profitis la okazaĵon por rekonstrui la urbon laŭ nova urbanisma plano. Pro tio, li kolektis kromajn tributojn je provincoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dando-Collins, Stephen. (September 2010) The Great Fire of Rome. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81890-5. Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Tacito, Analoj XV.38
  3. Diono Kasio, Roma Historio LXII.16-17
  4. Suetonius . “Lives of Twelve Caesars”, p. 38. 
  5. 5,0 5,1 5,2 Tacitus . “Annals”. 
  6. Anna Löwenstein. Morto de artisto. FEL: Antverpeno, 2008. ISBN 978-90-77066-39-3. 624 paĝoj.
  7. Tacitus, Publius. The Annals.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]