Saltu al enhavo

Granda Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granda Israelo (hebree ארץ ישראל השלמה, Eretz Yisrael Haŝlema, signifante la tuta aŭ la kompleta lando de Israelo) estas idiotismo kun pluraj malsamaj bibliaj kaj politikaj signifoj tra tempo. Ĝi estas ofte uzita en iredentismo, por referenci al la historiaj, naturaj aŭ deziritaj landlimojn de Israelo.

Ĝi interalie estas politika postulo de judaj, kaj foje ankaŭ kristanaj, grupoj en kaj ekster Israelo. Ĝi postulas la nedivideblecon de la areo konata kiel Eretz Israel kaj inkludas la etendon de suvereneco al la tuta areo inter Mediteranea Maro kaj la Jordano, foje ankaŭ al partoj de Jordanio kaj, en ĝia pli ekstrema formo, al areoj de Libano, Sirio kaj Egiptio.

La opinio, ke la Ŝtato de Israelo strebas al Granda Israelo de Eŭfrato ĝis Nilo, estas disvastigita, precipe, sed ne nur, en arabaj kaj islamaj landoj, kie ĝi servas propagandajn celojn. Deklaroj tiurilate de gvidaj reviziismaj cionistoj kiel ekzemple Vladimir Jabotinskij  kaj Menachem Begin instigis tiujn timojn. La postulo estis politika utopiodistopio. La fonda generacio de politika cionismo (Laboristaj cionistoj kaj Ĝeneralaj cionistoj) traktis multe pli realismajn celojn.

Nuntempe, la plej ofta difino de la lando ampleksita de la termino estas la teritorio de la Ŝtato de Israelo kune kun la Cisjordanio (palestinaj teritorioj). Aliaj difinoj (krom la tute marĝenaj, kiel Israelo de Nilo ĝis Eŭfrato), preferitaj de Reviziisma Cionismo, inkluzivis la teritorion de la Emirolando de Transjordan kaj la Sinaja Duoninsulo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • For The Land and The Lord: The Range of Disagreement within Jewish Fundamentalism, de Ian Lustick, ĉapitro 5-a kaj ĉapitro 7-a (angle) (Por La Lando kaj La Lordo: La Gamo de Nekonsento ene de juda fundamentalismo, alirita la 12an de oktobro 2005).