Granda Preo (Nov-Skotio)
Aspekto
Granda Preo | |||
---|---|---|---|
| |||
kultura pejzaĝo setlejo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 7′ N, 64° 19′ U (mapo)45.108889-64.309167Koordinatoj: 45° 7′ N, 64° 19′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 13,2324 km² (1 323 .24 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Grand-Pré [+] | |||
Granda Preo, Granda Prerio aŭ Grand-Pré (ɡʁɑ̃pʁe) estas kanada kampara komunumo en Nov-Skotio. Ĝia franca nomo signifas "granda herbejo" aŭ "granda prerio", kaj la komunumo troviĝas je la orienta rando de la Valo Annapolis kelkajn kilometrojn orienten de l’ urbeto de Wolfville en duoninsulo apud la Mina Baseno. La regiono estas ĉirkaŭita de ampleksaj farmkampoj inter digoj, enkadrigitaj de la riveroj Gasparo kaj Cornwallis. La komunumo famiĝis pro la anglalingva poemo Evangeline (ɛvænʤəˈliːn) de Henry Wadsworth Longfellow kaj hodiaŭ estas hejmo de la Nacia Historiloko de Granda Preo. La 30-an de junio 2012, la pejzaĝo de Granda Preo estis nomita Monda heredaĵo de Unesko.