Granda Skopjo
Granda Skopjo | |
---|---|
Statistika regiono | |
Flago | Blazono |
administraj unuoj de NordMakedonio [+] | |
Lando | Norda Makedonio |
Loĝantaro | 526 502 [+] (5-a de septembro 2021) |
Vikimedia Komunejo: City of Skopje [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La administra unuo Granda Skopjo estas speciala areo de dek komunumoj, kiuj kune konsistigas la urbon Skopjo. Grupe la administra unuo estas membro de la regiono Skopjo, en kiuj ankoraŭ membras sep pliaj komunumoj, unu el ok statistikaj regionoj en Norda Makedonio. La administra centro nomatas ekzakte tiel, opština Centar aŭ "la centra komunumo" - en ĝi estas la gvidaj ŝtataj institucioj. Tamen, la historia urbocentro de Skopjo troveblas en la komunumo Čair iom pli nordoriente. Laŭ la censo de septembro 2021 en la areo Granda Skopjo loĝis entute 526 502 homoj[1].
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]La administra unuo Granda Skopjo situas en la norda parto de la lando kaj kovras areon de 1 818 km².
La regiono konsistas el la jenaj 10 komunumoj, kun la respektivaj areoj. Pri la koncernaj nombroj de loĝantoj de ĉiu komunumo bonvolu rigardi en la koncerna teksto.
Nomo | Areo - km² |
---|---|
Aerodrom | 21,85 |
Butel | 60,79 |
Centar | 7,52 |
Gazi Baba | 110,86 |
Gorče Petrov | 66,93 |
Karpoš | 105 |
Kisela Voda | 34,24 |
Saraj | 229,06 |
Čair | 3,52 |
Šuto Orizari | 7,48 |
Statistikoj[2]