Granda hospitalo de Erfurto
Aspekto
Granda hospitalo de Erfurto | |
---|---|
| |
konstruaĵo ekshospitalo ![]() | |
Lando | Germanio ![]() |
Situo | Erfurto |
Situo | |
Geografia situo | 50° 58′ 54″ N, 11° 2′ 7″ O (mapo)50.981711.0353Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 2′ 7″ O (mapo) |
La Granda hospitalo (germane 'Großes Hospital) estis malsanulejo mezepoka de Erfurto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La malsanulejo estis novinstalita inter 1385 kaj 1396 sur areo, kie jam antaŭe estis estinta hospitalo, kiun gvidis ordeno. Cetere imperiestro Frederiko la 1-a mem estis preninta en 1183 la hospitalon sub sia protekto. La kaŭzo estis transloko de la Martena hospitalo (germane: Martinspital), kiu troviĝis malfavore ene de urbomuro ĉe la urbodomo, apud la Preĝejo Sankta Marteno intra muros. Poste la hospitalo ankoraŭ plurfoje estis pligrandigita kaj alikonstruita ĝis 1882. Tiam komenciĝis la retiriĝo al modernaj ejoj en la Nordhäuser-strato (hodiaŭ: Helios-Klinikum).
Komplekso
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Spirito: gotika kirko de la hospitalo
- Ĉefa ejo: La ĉefa konstruaĵo estis ĉ. 70 metrojn longa kaj duetaĝa. Ĝi estis malkonstruita en 1924 por esti anstataŭita per hejmo por olduloj laŭ la planoj de Johannes Klaß. Ĝi situas rekte apud la Juri-Gagarin-pretervojo.
- Herrenhaus: La t.n. Domo de la sinjoroj norde estis konstruita inter 1540–1547. Ĝi gastigas ekde 1890 la muzeon, kiu ekde 1955 nomiĝas Muzeon pri turingia folkloro.
- Pfründnerhäuser: De la prebendaj domoj troviĝas unu oriente, konstruita ĉ. en 1700 kaj servinta kiel loĝejo al pli maljunaj malsanuloj. Du aliaj (konstruitaj inter 1618-72) estas sude de la ĉefa ejo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la hospitala ensemblo sur la muzeaj retpaĝoj, kun planoj kaj bildoj. Arkivigite je 2015-02-25 per la retarkivo Wayback Machine