Saltu al enhavo

Dika intesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda intesto)
Dika intesto

3Dmodelo

Skemo de digesta sistemo ĉe homo (la dika intesto bildigita per verda koloro)
Skemo de digesta sistemo ĉe homo
(la dika intesto bildigita per verda koloro)
Skemo de digesta sistemo ĉe homo
(la dika intesto bildigita per verda koloro)
organa tipo • klaso de anatomia unuo
latine intestinum crassum
de Gray subject #249 1177
vaskulo/j a. mesenterica superior, a. mesenterica inferior
limfo/j n. lymphoidei mesenterici inferiores
vdr

La dika intesto (latine: Intestinum crassum) estas parto de la intesto, kaj konsistigas la lastan parton de la digesta sistemo ĉe homoj kaj multaj bestoj. Ĉi tiu artikolo precipe estas pri la homa intesto, kvankam la informo pri ĝiaj procesoj rekte aplikiĝas al la plejmulto de mamuloj.

La homa dika intesto konsistas el 7 partoj nomataj cekumo, ascenda kojlo, transversa kojlo, descenda kojlo, sigmoido, rektumo kaj anuso.[1][2][3]

Ĝi komenciĝas per la cekumo, en la dekstra ilia parto de la pelvo, ĝuste ĉe aŭ sube de la dekstra talio, kie ĝi ligiĝas al la fundo de la maldika intesto. De tie ĝi pluiras supren la abdomeno, sekve trans la larĝon de la abdomena alveolo, kaj sekve ĝi turniĝas suben kaj havas sian finpunkton ĉe la anuso, la lasta etapo de la nutrokanalo.[4]

La celo de la dika intesto estas sorbi akvon el la restintaj nedigesteblaj nutraĵoj, kaj sekve eligi neuzeblajn ekskrementojn el la korpo.[1]

La dika intesto longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn, kio estas proksimume kvinono de la tuta intesta kanalo.[5]

Strukturo

[redakti | redakti fonton]
La homa dika intesto.
(1) Ascenda kojlo (Colon ascendens)
(2) Transversa kojlo (Colon transversum)
(3) Descenda kojlo (Colon descendens)
(4) Sigmoido (Colon sigmoideum)
(5) Rektumo (Rectum) - kiu ne estas parto de la kojlo

La dika intesto havas diametron de ĉirkaŭ ses centimetroj kaj estas ĉirkaŭ 1,5 metrojn longa. Ĝi ne havas vilojn. Ĉe iuj mamuloj (inkluzive de la homo troviĝas poŝoj de la dika intesto, la tiel nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli), disigitaj de Plicae semilunaris coli.

Laŭ la kutima vandstrukturo de la digesta sistemo la dika intesto havas longecan kaj ringan muskolaron. La longeca muskolaro estas dikigita ĉe iuj mamuloj.

La dika intesto diferencas de la maldika intesto, plej evidente ĉar ĝi estas multe pli larĝa kaj montras ke la laŭlonga muskola tavolo estis malpliigita al 3 rimenecaj strukturoj konataj kiel la kojlaj tenioj. Simpla kolona epitelio tegas la muron de la dika intesto. Anstataŭ havi la elingaĵon de la maldika intesto (viloj) la dika intesto havas eningaĵon (la intestajn glandojn). Kvankam kaj la maldika intesto kaj la dika intesto havas pokalajn ĉelojn, ili estas abundaj en la dika intesto.

La vermoforma apendico estas alligita al la malantaŭlaterala surfaco de la dika intesto. Ĝi enhavas amasojn de limfoida histo. Ĝi estas parto de mukozo-rilata limfoida histo kiu donas al la apendico gravan rolon pri imuneco. Apendicito estas la rezulto de baraĵo kiu enkaptas infektan materialon en la lumeno. La apendico povas esti forprenita sen aŭ difekto aŭ konsekvenco al la paciento. La dika intesto etendiĝas de la ileocekuma junto al la anuso kaj estas ĉirkaŭ 1.5 metroj longa. Surface, rubandoj de laŭlongaj muskolaj fibroj nomataj kojlaj tenioj, ĉiu ĉirkaŭ 5 milimetroj larĝa, povas esti indentigitaj. Ekzistas tri rubandoj kiuj komencas ĉe la fundo de la apendico kaj etendiĝas de la cekumo al la rektumo. Laŭlonge de la tenioj estas etikedoj de peritoneo plenigitaj je graso, nomataj epiploaj apendicoj. La saketoj, nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli) estas karakteraj de la dika intesto, kaj distingas ĝin de la maldika intesto.

Funkciado

[redakti | redakti fonton]
Histara bildo de la dika intesto. Ĝi ne havas vilojn.

La ĉefaj celoj de la dika intesto estas jenaj:

La dika intesto postulas ĉirkaŭ 32 horojn por finigi la restigajn procezojn de la digesta sistemo. Nutraĵo ne plu estas diserigata dum ĉi tiu etapo de la digestado. La dika intesto simple sorbas vitaminojn kiujn la bakterioj kiuj enloĝigas la kojlon faras. Ĝi ankaŭ sorbas akvon kaj kompaktigas fekon, kaj konservas fekaĵon en la rektumo ĝis ĝi estas eligata tra la anuso. Tiel, la dika intesto respondecas pri la eligado de solida ekskrecio.

Post ĉirkaŭ du horoj ekde la engluto, la ĉimo alvenas al la dika intesto kie ĝi jam ne estas procezita en tiu lasta etapo de la digestado, ĉar la dika intesto nur absorbas la mineralojn kaj akvon. La kojlo absorbas la vitaminoj kreitajn de la bakterioj de la kojlo, kiel la tiamino, la riboflavino kaj la vitamino K. Multaj bakterioj, kiel la Escherichia coli, kiuj troviĝas en la dika intesto, povas sintetizigi vitaminon K2 (menakvinono), sed ne vitaminon K1 (filokvinono). En la dika intesto oni produktas metanon en gasa formo, kiam la bakterioj fermentas karbonhidratojn ne digesteblajn, kiel la dieta fibro kaj la rezistanta amelo. Granda parto de la gasa metano estas elpelita eksteren kiel furzoj.

Diametroj de la partoj de la dika intesto (anglalingve).
La tuta digesta sistemo.

Malkiel ĉe la maldika intesto, la kojlo ne ludas ĉefan rolon en la absorbo de manĝaĵoj kaj nutraĵoj. Ĉirkaŭ 1.5 litroj da akvo alvenas en la kojlon ĉiutage.[6] La kojlo estas la plej longa parto de la dika intesto kaj ĝia averaĝa longo en homa plenkreskulo estas de 166 cm (game el 80 ĝis 313 cm) ĉe maskloj, kaj 155 cm (game el 80 ĝis 214 cm) ĉe inoj.[7]

Ĉe mamuloj, la dika intesto konsistas el cekumo (same kiel la apendico), kojlo (la plej longa parto), rektumo, kaj la anuskanalo.[1]

La kvar partoj de la kojlo estas la jenaj: the ascenda kojlo, transversa kojlo, descenda kojlo, kaj sigmoido. Tiuj partoj turniĝas en la kojlaj fleksokurboj.

Pri diametro, la cekumo estas la plej larĝa, averaĝe iom malpli ol 9 cm ĉe sanaj individuoj, kaj la transversa kojlo averaĝe estas malpli ol 6 cm en diametro.[8] La descenda kaj sigmoida kojloj estas iom pli malgrandaj, ĉar la sigmoida koljo averaĝas 4–5 cm de diametro.[8][9]

Cekumo kaj apendico

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Cekumo kaj Apendico.

La cekumo estas la unua parto de la dika intesto kaj ludas rolon en digestado, dum la apendico kiu disvolviĝas embrie el ĝi, ne ludas rolon en la digestado kaj estas konsiderata parto de la intest-asocia limfoida histo. La funkcio de la apendico estas necerta, sed kelkaj fontoj kredas, ke ĝi ludas rolon kiel hejmo de montraĵo de intesta mikrobioto, kaj eble helpas reloĝigi la kojlon per mikrobioto, se ĝi malpleniĝas dum la kurso de imunreago. Krome oni scias, ke la apendico ankaŭ havas altan koncentron de limfaj ĉeloj.

Kojlo (latine colon) estas parto de la dika intesto ekde la cekumo ĝis la rektumo. La kojlo konsistas el 4 partoj, nomataj ascenda, transversa, descenda kaj sigmoida kojloj. Se la kojlo inflamiĝas, oni parolas pri kojlito kaj okaze de forigo de la tuta kojlo pri kolektomio. Se oni alkudras la descendan kojlon al la korpoekstero, kreante artefaritan anuson, oni parolas pri kojlostomio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ascenda kojlo.
Loko de la ascenda kojlo en la dika intesto.

La ascenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la transversa kojlo kaj post la cekumo kaj la maldika intesto. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 10–20 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,6 centimetroj. La ascenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas supren. Normale, la ascenda kojlo troviĝas en la dekstra flanko de la homa abdomeno, super la cekumo. Simile al la transversa kojlo, la ascenda kojlo ĉefe funkcias per sorbado de akvo kaj saloj el ĉimo. Ĉe remaĉuloj, la ascenda kojlo estas konata kiel spirala kojlo.[10][11][12] Enkalkulante ĉiujn aĝojn kaj ambaŭ seksojn, kojlokancero okazas tie plej ofte (41%).[13]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo transversa kojlo.

La transversa kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la descenda kojlo kaj la sigmoido kaj post la ascenda kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 50 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 5,8 centimetroj. Ĝi estas la plej longa kaj la plej movebla parto de la dika intesto. La transversa kojlo estas tipe horizontala, tra kiu la digestataĵo moviĝas maldekstren en la homa abdomeno. Ĝi kuŝas sub la hepato kaj la stomako. La transversa kojlo sorbas akvon kaj salojn el la ĉimo. Ĝi estas la lasta parto de la nutrokanalo, en kiu multe okazas sorbado de nutraĵoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo descenda kojlo.
Loko de la descenda kojlo en la dika intesto.

La descenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la sigmoido kaj la rektumo kaj post la transversa kojlo. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 25 centimetroj; ĝia diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,3 centimetroj. La descenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas malsupren. Normale, la descenda kojlo troviĝas en la maldekstra flanko de la homa abdomeno. La ĉimo solidiĝas kaj fariĝas fekaĵo dum la malsupreniro tra tiu parto de la dika intesto.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sigmoido.

La sigmoido estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la rektumo kaj la anuso kaj post la descenda kojlo. Ĝia longo en homoj estas proksimume 35–40 centimetroj. La sigmoido estas tipe kurba kaj tordita, fakte la termino sigmoido signifas S-forman, tio estas, kun formo de sigmo, la greka so. La muroj de la sigmoida kojlo estas muskolaj kaj kuntiriĝas por pliigi la premon ene de la kojlo, por ke la fekaĵoj moviĝu en la rektumon. La sigmoida kojlo ricevas sangon el kelkaj branĉoj (kutime inter du kaj ses) de la sigmoidaj arterioj, branĉo de IMA. La IMA finiĝas en la supra rektuma arterio. Sigmoidoskopio estas ofta diagnoza tekniko uzata por ekzameni la sigmoidajn kojlon.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rektumo.

La rektumo estas la lasta parto de la dika intesto. Ĝi tenas la formitajn fekaĵojn atendantajn forigon pere de fekado. Ĝi estas ĉirkaŭ 12 cm longa.[14] Rektuma ekzameno estas enpenetra medicina ekzameno de la rektumo farita de kuracisto aŭ alia medicina laboristo.

Malsanoj de la dika intesto

[redakti | redakti fonton]
Kontrasta bildo de la Dika intesto.

La dika intesto povas esti atakita de pluraj diversaj tipoj de malsanoj kaj misordoj kiuj klasiĝas en variaj grupoj.

Unua kategorio estas tiu de la intestaj inflamaj malsanoj, kiuj konsistas ĉefe en la Crohn-malsano kaj la ulcera kojlito. Tiuj misordoj estas okazigitaj de troa imun-reago al mikroorganismoj nature ĉeetantaj en la intesto (intesta flaŭro). Spite diferencajn karakterojn, simptomojn kaj suferlokojn, la malsano de Crohn kaj la ulcera kojlito estas tre similaj kaj eĉ estas fakuloj kiuj konsideras, ke fakte temas pri du formoj de unusola malsano (sed tiu tute ne estas la plej akceptita teorio).[15]​ Dumlonge oni kredis, ke la intestaj inflamaj malsanoj estas la konsekvenco de idiopatia imuna disfunkcio, sed ekde la 2000-aj jaroj estas interkonsento ke la kaŭzo estas unu aŭ pliaj patogenoj ankoraŭ neidentigitaj kiuj, infektante individuojn pretajn al malsano, okazigas imunan reagon kiu finfine memkonstantiĝas. Kelkaj el la kandidatoj estas Mycobacterium avis paratuberculosis (kiu okazigas similan malsanon en la bova brutaro),[16]​ adher-invada variaĵo de la Escherichia coli,[17] Listeria monocytogenes,[18] Campylobacter jejuni,[19]Yersinia enterocolitica,[20]​ la salmonelo,[21]​ aŭ unuĉelaj parazitoj.[22]

La kanceroj de la dika intesto estas konataj kaŭ la ĝenerala nomo de «kojlorektuma kancero», spite la fakton ke estas serio de diferencoj inter la kojlokancero kaj la rektuma kancero. Fakte, ŝajne estas ankaŭ gravaj diferencoj inter la kanceroj de la dekstra kojlo kaj tiuj de la maldekstra kojlo, kio kondukis kelkajn esploristoj aserti, ke fakte temas pri du diferencaj patologioj.[23]

La kojlorektuma kancero estas la tria kancero plej mortiga en la mondo, malantaŭ la pulmokancero kaj la mamkancero.[24]​ Tion ne kaŭzas ĝia mortindico relative modera,[25] sed ĝia alta ofteco en la populacio. Tiu tumoro estas inter la tri plej oftaj en la plimulto de disvolvigitaj landoj, pro kio ĝi estas pli mortiga ol aliaj kanceroj pli mortigaj sed malpli oftaj.

Apendicito

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Apendicito.

Apendicito estas la inflamo de apendico, kelkfoje misnomata cekumito. La kaŭzo estas la parta aŭ tuta fermiĝo de la sola aperturo kaj ĉiokaze la plimultiĝo de la bakterioj. Ĝi povas kaŭzi la danĝeran inflamon de la peritoneo (peritoneito). Okaze de apendicito, oni forigas multfoje la apendicon (apendicektomio).

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diareo.

Diareolakso estas ĉefe likva, akveca (kelkfoje muka) fekaĵo kiu estas akompanata de la bezono por urĝe iri al la necesejo. Diareo ofte estas akompanata de neplaĉa, prema sento en la ventro, kun subitaj kramfoj aŭ doloro en la ventro. Ofte oni sentas sin malforte kaj malvigle, ĉar pro tro granda perdo de likvo kaj nutraĵo la korpa stato malpliboniĝas. Ankaŭ emocie oni sentas sin malpli bone.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kojlito.

Kojlito estas inflamo de la kojlo. Temas pri grupiĝo de akutaj kaj kronikaj malsanoj, plejparte nekuraceblaj ankoraŭ. Tamen oni povas preskribi steroidojn, kiuj helpas malfortigi la simptomojn, kvankam tiu ĉi kuracilo kaŭzas kromefikojn. Homo kun kojlito povas sperti inter la atakoj (en periodo nomata 'remisio') relative normalan vivon.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstipo.

Konstipomal-lakso estas malfacilaĵo por feki. La fekaĵo estas kutime malmola kaj malgranda. Pluraj medicinaj difinoj ekzistas, la plej kutima inter ili estas: "Malpli ol 3 fekadoj semajne aŭ malfacilaĵoj por feki". Jam en antikva Egiptujo kaj en la mezepoko oni priskribis digestproblemojn. En medicinaj verkoj el tiuj epokoj, kaj ankaŭ en literaturo kaj arto troviĝas multaj indikoj pri konstipo. Nuntempe ekzemple en Germanujo suferas ĉirkaŭ 30 % de la popolo pro konstipo, virinoj kutime dufoje pli ofte ol viroj. Ne ekzistas rilato al la aĝo, sed certe dieto ludas gravan rolon. Laksigilo estas manĝaĵo, kemiaĵo aŭ preparaĵo uzata por okazigi fekadon, nome la eligo de fekaĵo. La laksigiloj estas konsumataj ĉefe por trakti la konstipon.

Kojlorektuma kancero

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kojlorektuma kancero.

Kojlorektuma kancero estas kancero de la cekumo kun la apendico, la kojlo kaj la rektumo, do de la plejgrandparto de la dika intesto. Kanceroj de tiuj partoj de la intestaro ampleksas pli ol 95 procentaĵojn de ĉiuj kanceraj malsanoj de la intesto. En la plej multaj industrie altevoluigitaj ŝtatoj de la tero, ekzemple en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, inter kaj viroj kaj virinoj temas pri la dua plej ofta speco de kancero. Ekzemple en Germanio pli-malpli 6 procentaĵoj de ĉiuj homoj malsaniĝas je ĝi iam dum la vivo. Kojlorektumaj kanceroj en la komenca fazo preskaŭ neniam kaŭzas simptomojn, kaj preskaŭ ĉiuj el ili ekestas el komence benignaj (do ne vivdanĝerigaj) intestaj polipoj.

Crohn-malsano

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Crohn-malsano.

Crohn estas nomo de la esploristo kiu malkovris la malsanon en la 1930-aj jaroj. Ĝi atakas la digestan sistemon, kaj povas kaŭzi doloron pro inflamo ĉefe en la suba-dekstra stomako (ĉe la "fina iliumo"), sed ankaŭ en la anuso, buŝo, aŭ ĝenerale ĉie tra la digesta sistemo. Homoj kun Crohn-malsano estas ofte tre maldikaj. La malsano karakteriziĝas per atakoj, fojfoje akompanataj de malalta febro, diareo, senforteco. Kuraciloj estas foje steroidoj kiel Prednizon, taŭga nutraĵo (kelkfoje la paciento ne povas manĝi, do oni nutras ŝin/lin per riĉenhavaj likvaĵoj), kaj foje ne restas alia elekto krom operacii. Kvankam la malsano estas konsiderata malfacila, la mortado pro ĝi estas tre malofta. Aliflanke, inter la atakoj, la malsanulo vivas preskaŭ normalan vivon.

Kojloskopio

[redakti | redakti fonton]

Kojloskopio, aŭ Kolonoskopio kiel internacia termino, estas la endoskopia ekzameno de la dika intesto kaj de la dista parto de la maldika intesto pere de fotilo kun ŝargkuplita aparatofibr-optika fotilo sur fleksebla tubo pasita tra la anuso. Ĝi povas disponigi vidan diagnozon (ekz. ulceriĝo, polipoj) kaj donas la ŝancon por biopsio aŭ forigo de ŝajnaj kojlorektumaj kancer-lezoj. Kojloskopio povas forigi polipojn same malgrandajn kiel unu milimetron aŭ malpli. Post kiam polipoj estas forigitaj, ili povas esti studitaj kun la helpo de mikroskopo por determini ĉu ili estas antaŭkancero aŭ ne. Necesas 15 jaroj aŭ malpli por ke polipo fariĝas kancera.

Kojloskopio estas simila al sigmoidoskopio - la diferenco rilatas al kiuj partoj de la kojlo oni povas ekzameni. Kojloskopio permesas ekzamenon de la tuta kojlo (1200–1500 mm en longo). Sigmoidoskopio permesas ekzamenon de la dista parto (ĉirkaŭ 600 mm) de la kojlo, kiu povas esti sufiĉa ĉar profitoj al kancersupervivo de kojloskopio estis limigitaj al la detekto de lezoj en la dista parto de la kojlo.[26][27][28]

Sigmoidoskopio ofte estas utiligita kiel ekzamena proceduro por plena kojloskopio, ofte farita lige kun fek-bazita ekzamenado kiel ekzemple fekokaŝita sangekzameno, feka imunokemia ekzameno, aŭ plurcela feka DNA-ekzameno aŭ sang-bazita ekzameno, SEPT9 DNA-metiligekzameno (Epi proColon).[29] Ĉirkaŭ 5% de tiuj ekzamenitaj pacientoj estas referencataj al kojloskopio.[30]

Eblas ankaŭ virtuala kojloskopio, kiu utiligas 2D kaj 3D-bildaron rekonstruitajn pere de komputiltomografia skanado aŭ de nuklemagnet-resonanca skanado, kiel totale ne-enpenetra medicina ekzamenado, kvankam ĝi ne estas norma kaj daŭre sub esploro koncerne siajn diagnozajn kapablojn. Krome, virtuala kojloskopio ne permesas terapiajn manovrojn kiel ekzemple polip/tumora forigo aŭ biopsio nek bildigo de lezoj pli malgrandaj ol 5 milimetroj. Se kresko aŭ polipo estas detektita uzante KT-kojlografion, norma kojloskopio ankoraŭ devus esti farita. Plie, kirurgoj lastatempe uzis la esprimon saketoskopio por rilati al kojloskopio de la ileo-anuza saketo.

La kirurga operacio, kiu forprenas tiun organon nomiĝas kolektomio. Ĝi povas konsisti el forpreno de la tuta kojlo (kompleta kolektomio), de la dekstra kojlo (dekstra duonkolektomio, de la maldekstra (maldekstra duonkolektomio) aŭ de segmento de la kojlo (segmenta kolektomio). Ĝia rezulto povas esti artefarita anuso aŭ kojlostomio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 large intestine. NCI Dictionary of Cancer Terms. National Cancer Institute, National Institutes of Health (2011-02-02). Alirita 2014-03-04 .
  2. Kapoor, Vinay Kumar (13 Jul 2011) Gest, Thomas R.: Large Intestine Anatomy. Medscape. WebMD LLC.. Alirita 2013-08-20 .
  3. Gray, Henry. (1918) Gray's Anatomy. Philadelphia: Lea & Febiger.
  4. Large intestine. Arkivita el la originalo je 2015-08-28. Alirita 2016-07-24 .
  5. Drake, R.L.. (2010) Gray's Anatomy for Students. Philadelphia: Churchill Livingstone.
  6. David Krogh (2010), Biology: A Guide to the Natural World, Benjamin-Cummings Publishing Company, p. 597, (ISBN 978-0-321-61655-5), https://books.google.com/books?id=Ph7NSAAACAAJ 
  7. (2002) “Anatomical study of the length of the human intestine”, Surg Radiol Anat 24 (5), p. 290–294. doi:10.1007/s00276-002-0057-y. 33366428. 
  8. 8,0 8,1 (March 2000) “CT evaluation of the colon: inflammatory disease”, Radiographics 20 (2), p. 399–418. doi:10.1148/radiographics.20.2.g00mc15399. 
  9. Rossini, Francesco Paolo (1975), "The normal colon", in Rossini, Francesco Paolo, Atlas of coloscopy, Springer New York, pp. 46–55, doi:10.1007/978-1-4615-9650-9_12, (ISBN 9781461596509) 
  10. Medical dictionary, http://medical-dictionary.thefreedictionary.com/spiral+colon 
  11. Spiral colon and caecum, http://faculty.ucc.edu/biology-potter/Pig_Digestive_System/sld009.htm, retrieved 2014-04-02 
  12. Answers – The Most Trusted Place for Answering Life's Questions.
  13. (1a de Marto, 2017) “Colorectal cancer statistics”, CA Cancer J. Clin. 67 (3), p. 177–193. doi:10.3322/caac.21395. 
  14. Anatomy of Colon and Rectum | SEER Training. Alirita 2021-04-14 .
  15. Asamoah, N; Naik, A. «Crohn's Disease vs. Ulcerative Colitis: What's the Difference?». Loyola Medicine (en angla). 2018; Junio 4: p. 4. Konsultita la 8an de junio 2020.
  16. Ellen S. Pierce (2010). «Ulcerative colitis and Crohn's disease: is Mycobacterium avium subspecies paratuberculosis the common villain?». Gut Pathogens (en angla) 2: p. 21. doi:10.1186/1757-4749-2-21.
  17. Rolhion N, Darfeuille-Michaud A (2007). «Adherent-invasive Escherichia coli in inflammatory bowel disease». Inflamm Bowel Dis (en angla) 13 (10): pág. 1.277-83.
  18. W. Domschke (eldonisto) (1999). Intestinal Mucosa and Its Diseases - Pathophysiology and Clinics. Springer. p. 471. ISBN 9780792387541.
  19. Kalischuk LD, Buret AG (2010). «A role for Campylobacter jejuni-induced enteritis in inflammatory bowel disease?». Am J Physiol Gastrointest Liver Physiol (en angla) 298 (1): p. G1-9. doi:10.1152/ajpgi.00193.2009.
  20. Saebo A, Vik E, Lange OJ, Matuszkiewicz L (2005). «Inflammatory bowel disease associated with Yersinia enterocolitica O:3 infection». Eur J Intern Med (en angla) 16 (3): pp. 176-182.
  21. Ezzie Hutchinson (2009). «IBD: Risk of IBD increases after Salmonella oro Campylobacter gastroenteritis». Nature Reviews Gastroenterology and Hepatology (en angla) 6: p. 561. doi:10.1038/nrgastro.2009.152.
  22. Boorom, KF, Smith, H, Nimri, L, Viscogliosi, Eric et al. (Oktobro 2008). «Oh my aching gut: irritable bowel syndrome, Blastocystis, and asymptomatic infection». Parasit Vectores (en angla) 1 (1): 40. PMC 2627840. PMID 18937874. doi:10.1186/1756-3305-1-40.
  23. Feng-ying Li; Mao-de Lai (2009). «Colorectal cancer, one entity or three». J Zhejiang Univ Sci B (en angla) 10 (3): pp: 219-229. PMC 2650032. PMID 19283877. doi:10.1631/jzus.B0820273.
  24. Ferlay, J; Shin, HR; Bray, F; Forman, D; et al. «Estimates of Worldwide Burden of Cancer in 2008: GLOBOCAN 2008». Int J Cancer (en angla). 2010 Des 15; 127 (12): pp: 2893-2917. ISSN 1097-0215. PMID 21351269. doi:10.1002/ijc.25516. Konsultita la 2an de junio 2020.
  25. Cancer Research UK, eld. (25a de septembro 2009). «Survival statistics for the most common cancers» (en angla). Arkivita el la originalo la 17an de majo 2013. Konsultita la 5an de majo 2013.
  26. (January 2009) “Association of colonoscopy and death from colorectal cancer”, Ann. Intern. Med. 150 (1), p. 1–8. doi:10.7326/0003-4819-150-1-200901060-00306. 24130424.  as PDF (el Retarkivo {{{1}}})
  27. (March 2010) “Surgical resection of hepatic metastases from colorectal cancer: a systematic review of published studies”, Am J Gastroenterol 105 (3), p. 663–673. doi:10.1038/ajg.2009.650. 11145247. 
  28. (Januaro 2010) “Protection from right- and left-sided colorectal neoplasms after colonoscopy: population-based study”, J Natl Cancer Inst 102 (2), p. 89–95. doi:10.1093/jnci/djp436. 1887714. 
  29. (20a de Majo 2020) “Non-Invasive Colorectal Cancer Screening: An Overview”, Gastrointestinal Tumors 7 (3), p. 62–73. doi:10.1159/000507701. 
  30. (May 2010) “Once-only flexible sigmoidoscopy screening in prevention of colorectal cancer: a multicentre randomised controlled trial”, Lancet 375 (9726), p. 1624–33. doi:10.1016/S0140-6736(10)60551-X. 15194212.  as PDF (el Retarkivo {{{1}}})

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Gerhard Aumüller, Jürgen Engele, Joachim Kirsch, Siegfried Mense; Markus Voll und Karl Wesker (Illustrationen): Anatomie, Lernprogramm zum Präpkurs online. 3. Auflage. Thieme, Stuttgart 2014, ISBN 978-3-13-136043-4 (= Duale Reihe).
  • Eduardo García Poblete, Héctor Fernández García, José Ernesto Moro Rodríguez, José Antonio Uranga Ocio, María Paz Nieto Bona, Mª Soledad García Gómez de las Heras, Nora Sánchez Mora (2006). «cap.17 Aparato digestivo». Histología humana práctica: Enfermería. Editorial Universitaria Ramon Areces,. pp. 437-439. Konsultita la 21an de Decembro 2020.
  • Megías. «Intestino grueso». Atlas de histología vegetal y animal. Depto. de Biología Funcional y Ciencias de la Salud. Facultad de Biología. Universidad de Vigo. Konsultita la 21an de Decembro 2020.
  • Herbert Renz-Polster, Steffen Krautzig (Eld.): Basislehrbuch Innere Medizin. 5. Auflage. Urban & Fischer, München 2013, ISBN 978-3-437-41114-4.
  • Renate Lüllmann-Rauch: Taschenlehrbuch Histologie. 4. Auflage. Thieme, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-13-129244-5.
  • Alfredo Rubiano Caballero. «Sistema nervioso visceral (autónomo)» (PDF). Universidad Nacional de Colombia. Konsultita la 11an de majo 2019.
  • Franz-Viktor Salomon, Hans Geyer, Uwe Gille: Anatomie für die Tiermedizin. Enke, Stuttgart. 2014, ISBN 978-3-8304-1075-1.
  • Jörg Siewert, Hubert Stein: Chirurgie. 9. Auflage. Springer-Verlag, Berlin, Heidelberg 2012. ISBN 978-3-642-11330-7.
  • Erwin-Josef Speckmann, Jürgen Hescheler, Rüdiger Köhling: Physiologie. 6. Auflage. Urban & Fischer, München 2013, ISBN 978-3-437-41319-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Large intestine en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Intestino grueso en la hispana Vikipedio.