Granda nigrakapa mevo
Granda nigrakapa mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Granda nigrakapa mevo aŭ Palasa mevo, Larus ichthyaetus, estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas kolonie en marĉoj, mar- aŭ lagobordoj kaj insuloj el sudaj Rusio kaj Ukrajnio, prefere salaj kaj en sekegaj areoj, tra la grandaj lagoj de Centra Azio, ĉefe la Kaspio, ĝis nordokcidenta Ĉinio kaj Mongolio. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras en orienta Mediteraneo, la Ruĝa Maro, Mezoriento, Arabio ĝis nordokcidenta Barato kaj ĝis Egiptio kaj Nepalo. Tiam la specio ĉeestas marbordojn, grandajn riverojn, havenojn, fiŝejojn kaj fiŝmagazenojn.
Ĝi venas al okcidenta Eŭropo nur kiel rara vagulo. En Britio estis vidata nur en 1859 kiel akceptebla vidaĵo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu estas granda mevo, preskaŭ tiom granda kiom la Nigramantela mevo. Ĝi estas 57–65 cm longa kun enverguro de 1,4 ĝis 1,7 m kaj pezo de 900 ĝis 2000 g. Somera plenkreskulo estas nekonfuzebla ĉar neniu mevo tiom granda havas nigran kapon. Krome ĝi havas grizajn dorson kaj flugilojn, tiuj mallarĝaj kaj kun blankaj pintoduono kaj nigraj pintoj kun blankaj “speguloj”. Kolo, brusto, ventro kaj vosto estas blankaj. La kruroj estas verdoflavaj kaj ankaŭ la beko, tre longa, dika kaj hoka kun ruĝaj pintoj en ambaŭ makzeloj kaj antaŭpinta nigra ringo. La okuloj havas okulan mallarĝan ringon, sed pli rimarkindajn blankajn duonringojn tre kontrastajn kun la nigra kapo.
En ĉiu alia plumaro, malhela masko tra la okulo indikas ŝpurojn de la nigra kapo. Ekzemple vintruloj perdas la ruĝajn bekopintojn en ambaŭ makzeloj sed ne perdas la antaŭpintan nigran ringon. Junuloj atingas la grizajn suprajn partojn sufiĉe rapide, sed ili atingas la entutan plenkreskulan plumaron nur post kvar jaroj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La voĉo estas akra kraak krio kaj alia “kiu”; tiu specio estas tre silenta for de reprodukta sezono. Tiu mevo faras neston surgrunde el sekaj plantoj kaj plumoj, plej ofte inter rokoj, plantoj aŭ la duna sablo, en multnombraj kolonioj de 3,000 paroj, foje proksime de la Arĝentmevo (larus argentatus), sed ne inter ili. La ino demetas 2-4 ovojn. Kovado daŭras pli ol 3 semajnoj kaj estas farata ĉefe de la ino.
Tiuj birdoj predas fiŝojn, krustulojn, insektojn kaj eĉ etajn mamulojn, birdetojn, ovojn kaj reptiliojn. Ankaŭ rabas al aliaj birdoj aŭ manĝas restaĵojn en havenoj aŭ eĉ semojn dum malvarmo.
La Granda nigrakapa mevo aŭ Pallasa mevo, Larus ichthyaetus, estas specio protektita de la Traktato por la Konservado de Afrika-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Larus ichthyaetus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.