Granda niltavo
Granda niltavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda niltavo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Niltava grandis (Blyth, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Granda niltavo (Niltava grandis) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.
La masklo de tiu specio estas tre blua ĝenerale kun pli grizaj subaj partoj, malhelgrizaj flugiloj kaj nigraj vizaĝo kaj gorĝo. Estas tre rimarkindaj brilaj helbluaj areoj en krono, ŝultro, vosto kaj flanka kolumo. La ino estas ĝenerale bruna, do temas pri evidenta kazo de seksa duformismo, sed ĉiukaze ili montras iomete la bluan flankokolumon.
Ĝi troviĝas en la tuta sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj montararbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Niltava grandis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2011-11-17 per la retarkivo Wayback Machine