Saltu al enhavo

Grandbeka amaŭrornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandbeka amaŭrornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Amaŭrornitoj Amaurornis
Reichenbach, 1853
Specio: Grandbeka amaŭrornito

Amaurornis magnirostris

A. magnirostris
Lambert, 1998
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandbeka amaŭrornito (laŭ la latina scienca nomo Amaurornis magnirostris, sed ankaŭ Talaŭda amaŭrornito) estas birdospecio de la familio de Raledoj. Ĝi estis relative ĵuse priskribita en la 1990-aj jaroj el insulo Karakelang de la Talaud-insuloj, Indonezio. Ĝi vivas en arbaroj, arbustaroj, kaj plantejoj.

La Grandbeka amaŭrornito estas 30,5 cm longa, granda, tre malhela kaj fortika ralo. Ĝia granda kapo kaj ĝiaj supraj partoj estas malhelbrunaj, ĝiaj subaj partoj kaj flankoj estas tre malhele bluecgrizaj. La granda, dika beko estas palverda, kaj la kruroj estas flavaj, iĝante pli olivecaj malantaŭe.

La nura konfirmita voko de tiu timida specio estas serio de laŭtaj, malalttonaj kvakaj bojoj, sed verŝajne ĝi ankaŭ faras la kriojn karakterizajn de aliaj amaŭrornitoj.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 2,350-9,560 individuoj en Karakelang. Ĝi povas loĝi ankaŭ en najbaraj insuloj, sed estas malmultaj arbaroj en tiuj, malpli ol 20 km2 kompare kun 350 km2 de Karakelang.

Estas du protektitaj areoj totale por 21,800 hektaroj, sed ne estis ĝusta administrado kaj tiuj areoj estas minacataj pro agrikultura etendo, eksterleĝa lignoproduktado, kaj fajro. Ankaŭ kaptado por manĝo kaj enkondukitaj ratoj povas iĝi minaco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]