Grande-Synthe/Groot-Sinten havas landlimon kun Dunkerque/Duinkerke, de kiu ĝi estas konsiderebla kiel ĉirkaŭurbo, kaj situas proksime al la Manika Markolo. La urbo ĝuas centran situon inter Lillo, Kalezo kaj Bruselo, ĉiuj alireblaj per aŭtoŝoseoj.
Same kiel najbara Dunkerque, Grande-Synthe estis preskaŭ komplete detruita komence de la dua mondmilito en 1940, kiam la britaj kaj francaj soldatoj estis evakuitaj el tie.