Grandfontaine JU
Grandfontaine | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Porrentruy |
Koordinatoj | 47° 23′ 35″ N 6° 56′ 30″ O / 47.39306 °N, 6.94167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 35″ N 6° 56′ 30″ O / 47.39306 °N, 6.94167 °O (mapo) |
Areo | 8,94 km² |
Alteco | 529 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2908 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Grandfontaine estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Grandfontaine estas kampara vilaĝo, kiu etendiĝas en vala kaldrono en la okcidento de la regiono Ajoie. La komunumo troviĝas sur karsta grundo, kial la valo ne disponas pri supertrera akvofluo, sed senakviĝas subtere. La lavdomo kaj la puto el la 19-a jarcento situas apud la karstfonto, kiu donis al la vilaĝo la nomon. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 740 m s.m. ĉe la norda deklivo de Roche d'Or. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,94 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 65% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Grandfontaine limas en nordoriento al Fahy, en oriento al Rocourt, en sudo al Haute-Ajoie, en okcidento al Dannemarie (Francio), en sudokcidento al Glay (Francio), kaj en nordokcidento al Abbévillers (Francio).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Grandfontaine situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Damvant al Porrentruy. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 10 kilometrojn ortiente en Courtedoux.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Grandfontaine datiĝas el la jaro 1136 kiel Granfontana. Ekde la 13-a jarcento Grandfontaine estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Chevenez de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Grandfontaine apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Grandfontaine apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Grandfontaine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|