Graus
Graus | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 22430 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 415 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 11′ N, 0° 20′ O (mapo)42.1905555555560.33833333333334Koordinatoj: 42° 11′ N, 0° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 542 m [+] | ||||
Areo | 299,785633 km² (2 997 8.5 633 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Graus [+] | |||||
Graus [GRAŬS] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus mem) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Ribagorza, ĉe la kunfluejo de la riveroj Ésera kaj Isábena, krom la rojo Risal,[1] proksime al la Akvorezervejo Joaquín Costa,[2] nomita ankaŭ Akvorezervejo de Barasona pro la vilaĝo kiu inundiĝis sub ties akvo. Proksime estas ankaŭ la montaroj Carrodilla, Torón kaj Esdolomada.[2] Ĉe montaro Torón estas la plej alta pinto de Graus, nome Galirón (1430 m).
Ĝi enhavas la loĝlokojn Abenozas, Aguilar, Aguinalíu, Bellestar, Benavente de Aragón, Centenera, Ejep, Güel, Juseu, Panillo, Pano, La Puebla de Fantova, La Puebla del Mon, Pueyo de Marguillén, El Soler, La Tosquilla, Torre de Ésera, Torre de Obato, Torrelabad, Torres del Obispo kaj Las Ventas de Santa Lucía. Krome estas la senhomejoj Bafaluy, Cáncer, Castarlenas, Erdao, Fantova, Grustán, Portaespana kaj Torruella de Aragón.
Ĝia etenda municipa teritorio limas norde kun La Fueva, Perarrúa, Santaliestra y San Quílez kaj Foradada del Toscar; oriente kun Isábena, Lascuarre, Capella kaj Benabarre; sude kun Peralta de Calasanz, kaj okcidente kun Estadilla, Estada, Olvena, La Puebla de Castro kaj Secastilla. Oni parolas variaĵojn de la aragona.
La klimato estas malvarmeta, nome montara.
La loĝloko Graus mem kiel sidejo de la municipo (469 msm)[3] estas je 85 km doriente de Huesca. Ĝi estas estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1605 kun Capella kaj la valo de Isábena, laŭ la A-139 kun Perarrúa norde, kio kondukas al la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso el Aínsa okcidente al la provinco Ilerdo oriente, kaj kun la akvorezervejo kaj la N-123 inter Benabarre oriente kaj Olvena okcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej fruaj atestoj de loĝado ĉe Graus estas de Paleolitiko nome la kuŝejo Las Forcas, kies trovitaĵoj estas en la Muzeo de Huesca. De romianoj oni ne trovis restaĵojn, dum de islama epoko konserviĝis nur restaĵoj de gvatoturo ĉe Morral.[4]
La reĝo aragona Ramiro la 1-a mortis dum sieĝo al Graus en 1063. Lia filo la reĝo Sanĉo Ramírez finfine konkeris ĝin el islamanoj en 1083 kaj atribuis ĝin al la monaĥejo de Sankta Viktoriano por rekonstruado kaj reloĝado, kio pluis ĝis 1571. Petro la 2-a trakslokiĝis ĉitien la foiron de Sankta Mikaelo kiu ĝis tiam estis okazinta en San Pedro de Tabernas.[4]
Grava okazaĵo por la loka tradicio okazis en 1415 kiam, survoje al Francio, vizitis la urbon la valencia dominikano Vincento Ferrer, poste kanonigita, kiu ŝajne haltis en Graus invitita de Berenguer de Bardaxí. Ambaŭ estis partoprenintaj en la Kompromiso de Caspe, por la solvo de la sukceda problemo de la Krono de Aragono. La valencia monaĥo predikis en Graus. Kun li venis Pedro Cerdán, nome alia dominikana monaĥo al kiu laŭ legendo Vicente Ferrer redonis parol- kaj aŭd-kapablojn. Tamen li malsaniĝis en Graus, mortis en 1422 kaj estis enterigita en la baziliko de la Virgulino de la Peña (Roko).
En la 16-a jarcento okazis la unua urba ampleksigo, oni konstruis nobeldomegojn kiel tiuj de Fantón, Solano, Oliván kaj Mur. Oni malfermis la ĉefan placon kaj la straton Fermín Mur y Mur, fiksigante tiel la urban limon ĉe la pordego de Linés. Fine de tiu jarcento okazis en la graflando la milito de Ribagorza, kontraŭ la grafoj de Ribagorza.[4] En 1588, Filipo la 2-a establis la okazigon de ĉiusemajna foiro lunde kio pluis ĝis nun. Poste oni okazigis ankaŭ foirojn de Sankta Lucia, fare de Karolo la 2-a en 1681, kaj tiun de majo (aktuale Propirineo).
Dum la 17-a jarcento okazis militoj kontraŭ Francio, pro kio Graus iĝis trapasejo kaj nutroliverejo por la trupoj. En 1651 kaj 1652 la zono suferis epidemion de pesto kiu dekonigis la loĝantaron. Samjarcente oni konstruis ekstermurege la lernejon de jezuitoj kaj la konventon de Sankta Domingo, de kiuj aktuale konserviĝas nur la preĝejo de la jezuitoj.[4]
En la Milito de Hispana Sukcedo komence de la 18-a jarcento la urbo apogis la partion de la aŭstria pretendanto, same kiel la plej granda parto de Aragono. La burbonpartiaj trupoj okupaciis la urbon, detruis unu ponton kaj igis ĝin bazo por militoperacoj.[4]
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la Milito de Hispana Sendependigo kaj Graus estis invadita de la francaj trupoj kaj en la postaj karlismaj militoj okazis konfliktoj inter liberaloj kaj absolutistoj. En 1873 estis enkarcerigita Paul Lafargue, bofilo de Karl Marx kaj propaganto de liaj ideoj, kiuj estis fuĝinta de la franca polico trairante Pireneojn. Fine de tiu jarcento, okazis forta migrado al Francio. En tiu epoko oni faris la duan grandan urban ampleksigon, per la konstruado de la strato Barranco.[4]
En la municipon aliĝis jam en la 19-a jarcento Grustán, Portaspana kaj Torre de Obato, kaj en la 1920-aj jaroj, Barasona kaj Benavente de Aragón.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. En la komenco de la milito Graus restis en la zono de la respubliko, kun hegemonio de anarkiistoj; tiukadre okazis ekzekutoj de pastroj kaj detruo de artaĵoj de la eklezia havaĵo.
Poste, en la 1960-aj jaroj, ĝi suferis same kiel la cetero de la lando la ruran elmigradon al grandurboj.[4] Tiukadre, en tiu epoko aliĝis al la municipo Aguinalíu, Panillo, Puebla de Fantova kaj Torruella de Aragón, kaj en la sekva jardeko Güel kaj Torres del Obispo.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, sed ĉe Graus tute male, ĉar ĝi ricevis foririntan loĝantaron altiritan pro la komarka ĉefurbeco de Graus, kie oni altiĝis el 2 515 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 3 420 loĝantoj (2022).[5]
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitejoj, olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, porkoj, kortobirdoj, krom abelbredado kaj produktado de mielo) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj. En industrio, gravas la nutrindustrio, lignoproduktado, tekstila industrio kaj konstruado.[2]
La tuta urba kerno estis deklarita histori-arta komplekso en 1975.[6] La ponto de Abajo, super la rivero Ésera, estis konstruita en la 12-a jarcento sur romiaj fundamentoj[7] kaj estas ĉe Barrichós aŭ kvartalo Abajo (Malsupra), kiu estas la plej antikva de la loko kaj en tiu elstaras la domoj de Mur (aŭ Rodrigo de Mur), Fantón, Torquemada kaj la iama gastejo de Juan Tallada.[2] Ĉe la ĉefa placo estas portikaro kaj domoj Heredia, de la Barono, Bardaxí, Capucho, la urbodomo, kiu estas la plej antikva, Loscertales kaj la Kulturdomo. Restas tri de kvar pordegoj de la iamaj muregoj: nome de Chinchín (aŭ de Barbastro) sude,[6] de Linés norde kaj de la Barono okcidente.[2]
Inter ekleziaj konstruaĵoj menciindas la baziliko de la Virgulino de la Roko konstruita meze de la 16-a jarcento en gotika stilo renesanca super la romanika preĝejo de Sankta Maria. Proksime estas la ermitejo de Sankta Petro. La preĝejo de Sankta Mikaelo estis konstruita poste. Krome restas la preĝejo de la iama lernejo de la Jezuitoj, nune kulturcentro Espacio Pirineos.[2]
Estas tri muzeoj, nome Espacio Pirineos: interpretejo pri Pireneoj, Muzeo de Ikonoj: en la baziliko de la Peña, kaj Muzeo de Historio kaj Tradicio de Ribagorza.[2]
Krome en submunicipoj, loĝlokoj kaj senhomejoj estas multaj vizitindaj preĝejoj kaj ermitejoj; mezepoka urba kerno de Aguinaliu kun pendodomoj kaj restaĵoj de salproduktejoj; en Panillo estas kastelo kaj vizitebla; ankaŭ en La Puebla de Fantova estas kastelo kaj pluraj ermitejoj;
Bildoj de loĝlokoj
[redakti | redakti fonton]-
Güel.
-
Panillo.
-
Pano.
-
Ermitejo de San Antón (Pano).
-
Kastelo de Fantova.
-
Sonorilturo de Torre de Ésera.
-
Torres del Obispo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Graus
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Historia, Ayuntamiento de Graus, alirita la 6an de decembro 2014, arkivita la 4an de februaro 2018 en [2]
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
- ↑ 6,0 6,1 Patrimonio
- ↑ Graus
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bisaurri en la hispana Vikipedio.