Greenville ("verdurbo", prononco laŭ sistemo IFAˈɡriːnvɪl; loke ˈɡriːnvəl) estas urbo de Suda Karolino, ŝtato de Usono. Laŭ la takso de la jaro 2017, ĝi havas 68 219 loĝantojn - sekve ĝi estas la 6-a plej granda urbo de la subŝtato laŭ loĝantaro. Greenville estas la plej granda urbo laŭ loĝantaro en la kombinita statiskita areo Greenville-Spartanburg–Anderson, kiu sume laŭ la stato de 2014 havis loĝantaron de 1 385 045 homoj.