Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Sátoraljaújhely)
Grek-katolika preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao en Sátoraljaújhely
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sátoraljaújhely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Miskolc |
dekanujo | Sátoraljaújhely |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La grek-katolika preĝejo episkopo Sankta Nikolao estas sakrala historia monumento en urbo Sátoraljaújhely (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1350 rutenoj alvenis, baldaŭ ili donis grandan parton de la grekokatolikoj. Onidire ili havis kapelon en la fortikaĵo kaj paroĥan kirkon enurbe. La unua preĝejo estis konstruita el ligno, el ŝtono en 1738 (aŭ en 1742). La turo estis alkonstruita en 1793. La ikonostazo estis kreita en 1759. La tegmento kun kupolo dufoje bruliĝis. La konstruaĵo estis trakonstruita en 1868. Oni trovis enmuritan murpentraĵon en 1994 pri la patrono, Sankta Maria kaj Kristo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro, en la korto estas videbla ankaŭ statuo kaj kelkaj tomboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo estas 3 sonoriloj. La navo havas reliefan vestiblon, kie estas la ĉefenirejo. Sakristio estas videbla ĉe la navofino. La absido estas oklatera.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto kun aprobo de Klemento la 14-a el 1773.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungare kun foto
- datenoj kun foto
- oficiala paĝo
- hungare kun foto Arkivigite je 2023-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- leksikono