Grek-katolika preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (Nyírpazony)
Grek-katolika preĝejo Aŭspicio de Dipatrino | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírpazony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Grek-katolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Nyíregyháza |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1935 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1930–1935 |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 4531 Nyírpazony, Vasvári Pál utca 30. |
La preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (hungare: Istenszülő oltalma) estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Nyírpazony (Hungario). Ankaŭ la rom-katolikoj uzas la konstruaĵon.
Historio
[redakti | redakti fonton]En areo de la nuna Nyírpazony la unua grek-katolika kirko konstruiĝis en nekonata tempo. La unua mencio pri ligna didomo okazis en la 1600-aj jaroj, ĉar ĝuste tiam ĝi bruldetruiĝis. Oni rekonstruis ĝin, sed per lomoj kaj brikoj kaj ĝi funkciis ĝis 1934. La matrikulo funkcias ekde 1810. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita inter 1930-1935. La konstruaĵo kelkfoje estis plene renovigita en la 20-a jarcento. Inter 2012–2014 interne oni kreis apartan lernoĉambron por geinfanoj. La nova altaro estis konsekrita en 2014 fare de Péter Fülöp Kocsis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, sed antaŭe krucifikso estas videbla. La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo dekstre malreliefas, ene 2 sonoriloj loĝas. La enirejo meze funkcias, pli supre pluvŝirmilo estas, la plej supre jam en la tegmenta nivelo duonronda fenestro videblas. La navo ambaŭflanke havas fenestrojn, krome en la dekstra flanko havas ankaŭ plian enirejon. Interne la elektra orgeno funkcias sur ligna galerio. La muraj pentraĵoj estis kreitaj en 1954. La ikonostazo estas nur simbola havanta nur 2 bildojn. Pro la bona akustiko oni aranĝas korusajn koncertojn.
Kermeso okazas en la 1-an de oktobro.