Grek-katolika preĝejo Sankta Georgo (Kisvárda)
Paroĥa preĝejo martiro Sankta Georgo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo martiro Sankta Georgo en Kisvárda
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kisvárda |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Nyírkarász |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1897 |
Konsekrinto | Gyula Firczák |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Tutkovics |
Konstruado | 1893–1897 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | 4600 Kisvárda, Rákóczi utca 2 |
La preĝejo Sankta Georgo estas grek-katolika historia monumento en urbo Kisvárda (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Origina la grek-katolikoj apartenis al la najbara komunumo Ajak, sed ili jam ekde 1838 volis havi propran kirkon loke. Fakte nur inter 1893-1897 ĝi estis konstruita. La paroĥa statuso alvenis en 1914. Post 4 jaroj la ikonostazo kaj la altaro estis ŝanĝitaj al pli novaj. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 1921, 1937 kaj ĉirkaŭ 2000.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korteto, sed la fasado situas rekte laŭ la placo. Antaŭ la kirko kruco videblas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, super la enirejo pluvŝirmilo estas videbla. La plej supre la kvadrata turo altiĝas, ene 2 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en plurlatera absido, same alta, sed pli mallarĝa, ol la navo. La fasado, navo kaj absido havas altajn kaj striktajn fenestrojn.
Kermeso okazas en la 23-an de aprilo.