Grek-katolika preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo (Nyírlugos)
Grek-katolika paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Grek-katolika paroĥa preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo en Nyírlugos
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírlugos |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Nyírbéltek |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1872 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1866–1875 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | Nyírlugos, Hősök tere 1. |
La grek-katolika paroĥa preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Nyírlugos (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En fino de la 17-a jarcento la tiama vilaĝo senhomiĝis, sed en la sekva jarcento alvenis rutenoj. Ili havis pastron en 1705. Onidire ili konstruis lignan kirkon en 1724, poste en 1825 ili komencis konstrui ŝtonan kirkon, sed ili frue interrompis pro manko de financoj. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1866-1875. La ikonostazo venis el la ligna kirko. La ĉefaltaro estis kreita en 1910. István Takács (pentristo) pentris la murojn en 1955.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, sed ĉe la enirejo ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, la enirejo estas malsupre meze. Super la enirejo estas fenestro kaj plej supre la turo altiĝas. Fino de la navo finiĝas en ronda absido, sed antaŭe estas ankaŭ po unu duonrondaj krucnavoj.
Kermeso okazas en la 29-an de junio.