Grenokanbirdo
Grenokanbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grenokanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus palustris (Bechstein, 1798) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grenokanbirdo, Acrocephalus palustris, estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ili reproduktiĝas en moderklimata Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en sudorienta Afriko. Ili ne reproduktiĝas en la Iberia duoninsulo, kaj en Anglio ĝi estas malabunda kaj malpliiĝanta, kun la iama ĉefa centro de populacio en Worcestershire nuntempe formortinta.
Nuntempe en Kent, la iama areo de la Golfeto de St Margaret kiu kiam estis pli bone havis 17 parojn en 1993 estas nuntempe malaperinta pro la aktivado de ovokolektistoj kaj tiele estis ekde 2003, sed birdoj restas en privata loko de SSSI en Sandwich Bay kaj eble ie pli en Stour Catchment. En Essex, tiu birdo pliiĝas kaj reproduktiĝas laŭlonge de la koridoro de Tamizo ĉe iamaj industriaj lokoj kaj ankaŭ apud lokoj de SSSI kaj naturrezervejoj; tiu kerno de birdoj troviĝas ĉefe en orientaj municipoj ĉe Barking, Dagenham Dock, Rainham kaj la Valo Ingrebourne kvankam la precizaj lokoj estas necese kaŝata. Kelkaj paroj reproduktiĝas en Norfolk kaj povas ankoraŭ resti en Sussex, kun plia sporada reproduktado en Yorkshire (2008), Tynside kaj SOr Skotio.
Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en preskaŭ alta vegetaĵaro ĉe marĉoj aŭ riveroj. La ino demetas 3-6 ovojn en nesto en kanejoj aŭ malalta vegetaĵaro. Tiu specio estas kutime monogama (Leisler & Wink 2000). En reprodukta habitato en SOr Anglio nuntempe, ili montras fortan preferon por herbeca vegetaĵaro proksime de pli altaj arbustoj kaj je du nunaj reproduktejoj, favora riĉan senkultivejon kun abundo de oleandro, antriko kaj urtikoj.
Tiu estas mezgranda birdo. Plenkreskulo havas tutbrunan dorson kaj palajn subajn partojn. Ĝi povas esti konfuzata kun la Kanbirdo, sed ĝi estas pli griza dorse, la frunto estas malpli ebeneca kaj la beko estas malpli forta kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, sed junuloj estas pli flavaj sube.
La habitato estas diferenca el la kareksejoj preferataj de la Kanbirdo. Kiel plej parto de kanbirdoj, la Grenokanbirdo estas insektovora, sed povas manĝi ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn kiel ekzemple berojn.
En la reprodukta sezono, la plej klara identigila karaktero estas la kanto, kiu estas altatona kaj rapida, kaj konsistas preskaŭ entute de imitado de aliaj birdoj, punktataj per tipaj akrocefalecaj krakadoj kaj fajfoj. Dekduoj de voĉoj de diferencaj eŭropaj kaj afrikaj birdoj estis identigitaj en la kanto de tiu kanbirdo.
Konservado
[redakti | redakti fonton]La kialoj de la malpliigo de la populacio de tiu specio ne estas tute konataj, sed la fragmentado de la habitato estis pristudata en britaj oficialaj dokumentoj de la Biodiversity Action Plan, nacia programo de protektado de tiu malpliiĝanta specio. Fragmentado estas genra termino kutime asocia kun terdisvolviĝo kaj etendo de la homa populacio. Notindas tamen ke en la kontinenta Eŭropo almenaŭ, oni scias ke tiu specio havas mallongan reproduktan sezonon (52-55 tagoj: Leisler & Wink 2000) kio faras ĝin pli vundebla antaŭ la klimatoŝanĝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52511, Acrocephalus palustris, 12a majo 2006. Malplej zorgiga.
- Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249. PDF plena teksto
Plia legado
[redakti | redakti fonton]Identigo
[redakti | redakti fonton]- Vinicombe, Keith (2005) ID in depth: Marsh Warbler Birdwatch 155:30-32
|