Gresovsko (Simferopola municipo)
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Gresovsko ruse Грэсовский ukraine Гресівський krime-tatare Gresovskiy | |||
Apartenas al: | Simferopola municipo, Ĵeleznodoroĵnij urbo-distrikto, Gresovska komunumo | ||
Koordinatoj: | 45° 0′ N, 34° 2′ O (mapo)45.00805555555634.035277777778Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 2′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~350 m | ||
Poŝtkodoj: | 95493 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Gresovsko (ruse Грэсовский, ukraine Гресівський, krime-tatare Gresovskiy) estas urbotipa loĝloko de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Simferopola municipo.
La loĝloko situas en la centra parto de Krimeo, 9 kilometrojn norde de Simferopolo, al kiu ĝi estas ligita per trolebusa kaj busa trafiko. Apud la loĝloko situas la fervoja stacio "Simferopolo-kargejo".
La loĝloko estis fondita en la jaro 1956 okaze de finkonstruo de la simferopola regiona elektro-centralo, kiu ĝis nun estas la ĉefa industria entrepreno de la loĝloko. Krom ĝi sur la teritorio de la loĝloko troviĝas kelkaj konstru-uzinoj (produktantaj ferbetonajn elementojn).
La loĝloko havas kelkajn infanĝardenojn, unu bazlernejon, poliklinikon, kinejon, du bibliotekojn, preĝejon.
|
|