Grethe Weiser
Aspekto
Grethe Weiser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mathilde Ella Dorothea Margarethe Nowka |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1903 en Hanovro |
Morto | 2-an de oktobro 1970 (67-jaraĝa) en Bad Tölz |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Friedhof Heerstraße, 18 L – 228/229 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmaktoro teatra aktoro |
Grethe WEISER [grete vajse], origine: Mathilde Ella Dorothea Margarethe Nowka (naskita la 27-an de februaro 1903 en Hanovro, mortinta la 2-an de oktobro 1970 apud Bad Tölz) estis germana aktorino kaj kantistino kun granda komika talento.
Ŝi komencis sian karieron en la Berlina teatro Volksbühne, brilis en kabaredo kaj aperis en pli ol cent filmoj. Kvankam ŝiaj roloj kutime estis malgrandaj, ŝia granda komika talento kaj ŝia spriteco restis neforgeseblaj.
En 1970 ŝi kune kun sia dua edzo, la filmproduktoro Hermann Schwerin, mortis dum aŭtoakcidento.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Die göttliche Jette (Germanio, 1937)
- Mädchen für alles (Germanio, 1937)
- Meine Freundin Barbara (Germanio, 1937)
- Irrtum des Herzens (Germanio, 1939)
- Wir machen Musik (Germanio, 1942)
- Familie Buchholz (Germanio, 1944)
- Die Frau meiner Träume (Germanio, 1944)
- Fanfaren der Liebe (Germanio, 1951)
- Ferien vom Ich (Germanio, 1952)
- Hollandmädel (Germanio, 1953)
- Die 7 Kleider der Katrin (Germanio, 1954)
- Der schräge Otto (Germanio, 1956)
- Die junge Sünderin (Germanio, 1960)
- Ach Egon (Germanio, 1961)
- Freddy und der Millionär (Germanio/Italio, 1961)