Saltu al enhavo

Grimmenstein (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grimmenstein
arkitektura strukturo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 58″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo)50.9827511.33116Koordinatoj: 50° 58′ 58″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo) [+]
Grimmenstein (Turingio)
Grimmenstein (Turingio)
DEC
Situo de Grimmenstein
Map
Grimmenstein
vdr
Ejo ĉe Gerberstraße 3

Grimmenstein estis la kutima nomo de historie interesa ejo en Vajmaro, Germanujo.

Tiu ĉi fortikigita ejo situanta sur la loko de la domo ĉe Gerberstraße nr 3[1] ĉe finiĝo de Brühl en la Jakobo-antaŭurbo funkciis inter ĉ. 1780 kaj 1809 kiel ŝpinejo por malriĉuloj. Mezepoke posedis ĝin la Ordeno de germanaj kavaliroj.[2]

Johann Heinrich Franz Straube kaj frato lia tie instalis en la 1809-a jaro latunvarfabrikon kaj artmetalejon. La nuna aspekto de la domo egalas al la stato de la alikonstruoj straube-aj. Jam dum la tempo de Johann Wolfgang von Goethe ĝi kadukis kaj priskribitis kiel nesto de ŝtelistoj kaj ratoj.[3]

Nuntempe ĝi nomiĝas domo socikultura - Haus für Soziokultur Gerberstraße 3 e.V.[4] Kune kun la tuta strateto ankaŭ tiu domo figuras sur la listo de kulturprotektotaĵoj vajmaraj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Band 1). Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, Weimar 2016, p. 385, noto 46. Tie ĝi nomiĝas tamen Gerbergasse 3 kio ja samas.
  2. Art. Grimmenstein, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 181.
  3. Heinrich Düntzer (eld.): Goethes Tagebücher der sechs ersten Weimarischen Jahre (1776-1782), Leipzig 1889, p. 207, noto 14. Laŭ Düntzer temis pri domonumero 5!
  4. [1]