Griza goralo
Griza goralo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Naemorhedus goral (Hardwicke, 1825) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La goralo (Naemorhedus goral) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj estas trovebla en orienta, norda, nordorienta kaj sudokcidenta Ĉinio, kaj ankaŭ en Barato, la Hindoĉinio kaj Indonezio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas grizbruna aŭ malhelbruna, kun abdomeno helkolora. Ĝi portas nigrajn striojn sur la antaŭaj membroj, blankajn makulojn sur la gorĝo kaj vicon da malhelaj strioj laŭ la vertebraro sur la dorso. La femala kaj maskla goraloj ambaŭ havas rektajn kornojn, kiuj longas 13-18 centimetrojn, kun pinto iom kurba. La goralo longas 0,9–1,3 metrojn, pezas 22–32 kilogramojn kaj altas 58–71 centimetrojn.
Vivejo
[redakti | redakti fonton]Tiuj orientalisaj bestoj vivas en montaroj 1 000–2 500 metrojn super la marnivelo, kie abundas herboj kaj rokoj proksimaj al arbaro.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili ĝenerale formas grupeton el 4–8 kaj aktivadas kune. La maljunaj virgoraloj vivas unuope en plejparto de la tuta jaro. En frumateno kaj vespera krepusko la goralo plej viglas. Ĝi manĝas herbojn, ĝermojn, junajn arbobranĉojn, fruktojn, muskon kaj likenon. Matene post manĝado ĝi trinkas akvon, poste ĝi ripozas sur krutajo sunplena. lafoje la goralo, kiel hundo, sidiĝas sur siaj malantaŭaj kruroj, aŭ kuŝas en sunlumo ĝis vesperiĝo. Eĉ sen ŝirmado ĝi ne estas facile trovebla, ĉar ĝi kuŝas senmove kaj la koloro de ĝiaj haroj harmonias kun tiu de rokoj kaj ĉirkaŭaĵoj. Ĝi ofte iras leki naturan salon kaj alkalon. Vintre ĝi estas en la oestro. En julio kaj aŭgusto de la sekvanta jaro la femala goralo naskas idon en rokfendo aŭ kaverno. Ĉiufoje ĝi naskas unu idon, iafoje du. La gravedeco daŭras 8 monatojn. Tuj post la naskiĝo la goralido povas stariĝi kaj serĉi mamojn de sia patrino. La femala goralo maturiĝas en la aĝo de du kaj duona jaroj aŭ 3 jaroj. Nun la nombro de goraloj estas malgranda kaj cetere estas malfacile kapti ĝin. Laŭdire ĝi montriĝas nur en 6 zoologiaj ĝardenoj en la mondo.