Grizkapa paradoksornito
Grizkapa paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizkapa paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis gularis (Gray, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizkapa paradoksornito (Paradoxornis gularis) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Tiu birdo havas kiel la parenca Makulvanga paradoksornito brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, sed kiel distingilo tiu ĉi havas grizan kapon kun tre rimarkinda bildo kaj bekon pli oranĝecan ol flavan malkiel la proksimaj parencoj Trifringa paradoksornito, Bruna paradoksornito, Makulvanga paradoksornito kaj Nigrabrusta paradoksornito, kiuj havas flavajn bekojn. La kapa bildo konsistas el nigra okulo en hela okulareo trapasata de ne multe markata traokula malhela strio, sub ĝi estas tre blanka vango kaj super tiu griza orelareo; inter ambaŭ blankaj vangoj estas mentona nigra vertikala strizono (al kio aludas la latina scienca nomo kie gularis estas referenco al la gorĝo), kaj super la oranĝeca papageca beko simila nigra strizono el la frunto ambaŭflanke de la griza krono al la nuko kiu jam estas bruna. La dorso estas pli helbruna kaj la flugiloj pli ruĝecbrunaj kun pli malhelaj bordoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Paradoxornis gularis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) Pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj de Grizkapa paradoksornito ĉe Interreta Birdokolekto
|