Gretzenbach
Gretzenbach | |
---|---|
Blazono de Gretzenbach | |
Vilaĝeniro de Gretzenbach ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 venante de Däniken | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Olten |
Geografia situo | CH1903: 642306 / 245427 (mapo)47.3583333333337.9986111111111Koordinatoj: 47° 21′ N, 8° 0′ O; CH1903: 642306 / 245427 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2458 |
Areo | 5,80 km² |
Alteco | 398 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5014 |
Komunumkodo | 2576 |
Mapo de Gretzenbach | |
Gretzenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 458 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gretzenbach situas sude de la rivero Aro. En sudo de la komunumo leviĝas la arbara monteto Weid. En okcidento de la komunumo en la najbara komunumo Däniken situas ĉe la riverbordo la nuklea centralo Gösgen. Krom la vilaĝo Gretzenbach mem al la komunumo apartenas la vilaĝoj Weid kaj Grod.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,80 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 41,9% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Gretzenbach limas en nordo al Niedergösgen, en nordoriento al Schönenwerd, en okcidento al Oberentfelden (AG), en sudokcidento al Kölliken, en sudo al Safenwil, en sudokcidento al Walterswil, kaj en okcidento al Däniken.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Gretzenbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per lokaj busoj de la urbo Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn oriente en Araŭo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Gretzenbach datiĝas el la jaro 778 kiel Grezzinbach. En la jaro 1973 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Grod unuiĝis kun Gretzenbach.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Tajlanda templo Ŭat Srinagarindravararam
-
Trafikcirklo ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5
-
Rigardo al la nuklea centralo de Gösgen de la parkejo antaŭ Aldi
-
Vilaĝeniro venante de Schönenwerd
-
Preĝejo komune uzata de katolikoj kaj protestantoj
-
La preĝejo de interne, rigardo al la altaro
-
La preĝejo de interne, rigardo al la orgeno