Ground Zero
Ground zero (grundo nulo) estas angla esprimo por loko, kie okazis ia eksplodo.
Ĉi tiun terminon oni ofte uzas rilate al nukleaj eksplodoj; ĉefe atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj nukleaj testoj. Ĝi ankaŭ estas uzata rilate al epicentro de tertremo, epidemio aŭ ia ajn alia afero kaŭzinta grandan damaĝon. La damaĝoj malpligrandiĝas malalproksimiĝante de tiu loko. Kiam bombo eksplodas surtere, ankaŭ tiun lokon indikas ground zero.
Hiroŝimo kaj Nagasako
[redakti | redakti fonton]La termino estis unue uzata por atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako.
La Pentagono
[redakti | redakti fonton]La Pentagono, ĉefsidejo de la usona ministerio pri defendo estas konsiderata kiel la plej ebla celo de nuklea misilo dum malvarma milito. La centra ĝardeno estas neoficiale nomata ground zero, kaj la dolĉaĵo-butiko kiu lokiĝas en centro de la placo estas nomata Ground Zero Cafe.
World Trade Center
[redakti | redakti fonton]La esprimo ground zero internaciiĝis ĉefe post la atako de la 11-a de septembro 2001. Ĝi signifas la ekslokon de la World Trade Center en Novjorko.
Aldone
[redakti | redakti fonton]- Ground Zero estas titolo de filmo el 1987 kun Jan Sardi, Colin Friels, Burnum Burnum kaj Jack Thompson.
- Ground Zero estas titolo de filmo el 1997 kun Patrick Cranshaw.
- Ground Zero estas japana rok-grupo.
- Ground Zero estas videoludo kreita de id Software kaj Rogue Entertainment.
- Ground Zero estas titolo de kanto de la Moonclovers.