Guéret
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Guéret (stacidomo). |
Guéret | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prefektejo de Creuse en Guéret
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Creuse (prefektejo) | ||||
Arondismento | Guéret (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 23096 [+] | ||||
Poŝtkodo | 23000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 23096 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Michel Vergnier 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 789 (2006) | ||||
Loĝdenso | 526 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 10′ N, 1° 52′ O (mapo)46.1705555555561.8683333333333Koordinatoj: 46° 10′ N, 1° 52′ O (mapo) | ||||
Alto | De 350 al 685 m) | ||||
Areo | 26,21 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Guéret [+] | |||||
Guéret [gere] (aŭ okcitanlingve Garait) estas franca komunumo lokita en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Creuse.
Historio
[redakti | redakti fonton]Je la 7-a jarcento, iu Lantarius, grafo de Limoges, persvadis la monaĥon Pardulphe (alikonata kiel Sankta Pardoux) enloĝiĝi sur sia kampara tereno nomita Garactus. Pardulphe, ĝis tiam ermito famkonita pro siaj kuracistaj talentoj, konstruis tie monaĥejon, kaj vilaĝo naskiĝis ĉirkaŭ la konstruaĵo. La tuta urbeto estis detruita de la Normanoj dum la 9-a jarcento, kaj nova urbo, Guéret, estis rekonstruita.
La nomo de la urbo verŝajne devenas de la malnova franclingva vorto guéret, kiu signifas ke agro estas plugita sed ne ankoraŭ prisemita. En 1514, Guéret fariĝis ĉefurbo de la provinco Haute Marche. Ĝia administra rolo estis konfirmita en 1790, kiam la malgranda urbo estis elektita kiel prefektejo de la nova, ne tre multhoma departemento Creuse.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Vidaillat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
La verkisto Marcel Jouhandeau (1888-1979) devenas de Guéret. Ekde 1924, liaj pikparolaj libroj vortpentris la privatan vivon de la loĝantoj de tiu malgranda urbo, kiun Jouhandeau renomas "Chaminadour".
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La flughaveno Montluçon Guéret troviĝas proksime de Guéret, en Lépaud.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ene de Guéret
[redakti | redakti fonton]- La hotelo Moneyroux. Tiu gotika monumento estis konstruita dum la 15-a jarcento de Antoine Allard, landsinjoro de Moneyroux kaj kasisto de la graflando Marche. Ĝi estas hodiaŭ la sidejo de la Ĝenerala Konsilio de Creuse.
- La Présidial (17-a jarcento) estas la urbdomo.
- La muzeo Sénatorerie (musée de la Sénatorerie). Parte konstruita dum la 18-a jarcento, la hotelo Sénatorerie estis uzita kiel loĝejo de la senatanoj dum la reĝado de Napoléon Bonaparte. Ekde 1907, la konstruaĵo estas muzeo pri natura historio kaj arto, kaj estas ĉirkaŭita de parko kun centjaraj arboj.
Ĉirkaŭ Guéret
[redakti | redakti fonton]- La kastelo Sainte Feyre estis konstruita sur la ruinoj de pli malnova mezepoka kastelo. Tiu konstruaĵo, kiu datiĝas de la 18-a jarcento, estis starigita laŭ la planoj de arkitektisto nomita Brousseau, konstituas subtilan verkon danke al monumenta ŝtuparo, historia preĝoĉambro kaj la Versailles-stila pargeto de la granda salono.
- Giganta labirinto troviĝas tri kilometroj sude de Guéret.
- La lageto Courtille estas libertempa centro.
- La vasta forsto de Chabrières etendiĝas sude de Guéret. Ĝi gastigas animalan parkon, astronomian observatorion, eks-granitminejojn kaj multajn piedirantajn vojojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Stacidomo Guéret
-
Malnova urbodomo
-
Ĝenerala Konsilio de Creuse
-
Muzeo Sénatorerie
-
Enirporĉo al la malnova urbodomo
-
Monolito de Chabrières
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Stein (Meza Frankonio) (Germanio) ekde 1991