Guadiana (Badajoz)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Guadiana (stacidomo). |
Guadiana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Municipo | Badaĥozo | ||
Komarko | Tierra de Badajoz | ||
Poŝtkodo | 06186 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 416 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 56′ N, 6° 41′ U (mapo)38.930277777778-6.6908333333333Koordinatoj: 38° 56′ N, 6° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 185 m [+] | ||
Areo | 30,05 km² (3 005 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guadiana, Badajoz [+] | |||
Guadiana (ĝis 2019: Guadiana del Caudillo) estas municipo de sudokcidenta Hispanio. Ĝi situas en la komarko Tierra de Badajoz, en la provinco Badaĥozo kaj en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro. Ĝis 2012 temis pri submunicipo de la najbara urbo Badaĥozo (Badajoz). La renomigo de Guadiana del Caudillo al simple Guadiana okazis en 2019, por forviŝi la memoron pri la eksa diktatoro Francisco Franco. Temas pri nova vilaĝo fondita dum la diktatoreco de Francisco Franco kiel sekvo de la tielnomita Plan Badajoz.
En novembro de 2008 komenciĝis la proceso de sendependiĝo, aprobita de la plej parto de la loĝantaro kaj kun la helpo de la Municipo de Badajoz; oni kalkulis, ke fine de 2009 Guadiana iĝos municipo sendependa kaj plenrajta. Por tio la registaro de Ekstremaduro postulis la forigon[1] de la nomparto del Caudillo. Post la elektoj de 2011, kiuj ŝanĝis la regionan registaron, la afero ĝis la sendependiĝo de la municipo en 2012 ne estis plenumita, sed en 2019 tamen oficialis la forigo de la nomparto: Caudillo estis la faŝisma kromnomo de la propra generalo Franco, kiel Hitler nomiĝis Führer kaj Mussolini Duce.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas je 33 km de Badajoz laŭ la ŝoseo EX-209 de Badajoz al Mérida tra Montijo. La plej proksimaj vilaĝoj estas Valdelacalzada, Novelda del Guadiana kaj Montijo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Guadiana del Caudillo debe perder el apellido para segregarse de Badajoz Arkivigite je 2014-01-26 per la retarkivo Wayback Machine (Guadiana del Caudillo devas perdi la kromnomon por apartiĝi de Badajoz), Público, 22-a de marto 2011 hispane