Gubbio estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Umbrio kaj la provinco Peruĝo. La komunumo etendiĝas sur areo de 525 kvadrataj kilometroj, kaj komence de novembro 2015 havis 32 282 loĝantojn.[1].
La kristana patrono de la urbo estas Sankta Ubaldo, kiu en la 12-a jarcento estis episkopo de la urbo. Honore al li ekzistas urba festo, kies centra parto estas "vaksokandela kurado" (itale Corsa dei Ceri).