Gubkina minejo
Gubkina minejo | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Губкинское месторождение | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Gubkina minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 60 km nord-okcidente de urbo Tarko-Salo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1965 (gaso) kaj ekspluatata ekde 1999. En 1986 estis malkovrita naftokuŝejo.
Geologio
[redakti | redakti fonton]La minejo estas ligita al la samnoma strukturo de la Purpa muro, kiu situas en la orienta parto de la Norda volbo. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj la minejo estas braĥiantiklinalo, granda je 64 x 14 km, amplitudo 115 m, kaj konsistas el tri kupoloj. La ĉefa gaskapacito ligiĝas al la cenomaniana kuŝejo je la fundo 747-780 m, areo 7578 m². Kiel kolektujoj servas intermitaj tavoletoj de grejsoj, sabloj, aleŭrolitoj, argilitoj kaj argiloj. Dikeco de la kolektujoj estas 17 ĝis 39 m, poreco 33-35%, averaĝa penetrebleco 1,29 mkm², koeficiento de gasosatureco 0,63-0,73. Oni elminigas 250-450 mil m³/diurne.
La gaskuŝejo estas masiva, akvoflosa. Gasakva kontakto registriĝas je absolutaj markoj -722 ĝis -733 m, alteco 115 m. Tavolpremo 76,1 MPa, tavola temperaturo 22 °C. Konsisto de la gaso : metano 98,47%, etano 0,16%, propano 0,02%, karbondioksido 0,53%, azoto 0,82%.
Je la fundo 1167-3317 m estas trovitaj pli ol 40 naftaj kaj gasaj kuŝejoj en la terigenaj sedimentaĵoj de malsupra karbonio, aĉimova tavolaro (beriasiano — valanginiano de malsupra kretaceo) kaj de supra ĵurasio. Denseco de nafto estas 780-928 kg/m³, viskozeco 0,79-2,27 MPa • sek, enhavo de sulfuro 0,17-0,44%, kondensato en gaso 135-166 gr/m³.
En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 379,8 miliardoj da kubaj metroj, suma elminigado atingis 34,3 miliardoj da kubaj metroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Губкинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 148–149. ISBN 5-85270-327-3.