Guillermo Bes Salazar
Aspekto
Guillermo Bes Salazar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-a de januaro 1980 en ![]() |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo ![]() |
Okupo | |
Okupo | agronomo esperantisto ![]() |
Guillermo BES SALAZAR (naskiĝis la 21-an de januaro 1980 en Santiago de Kubo) estas kuba agronomo, specialisto pri sanigado de plantoj (fakulo pri vermoj) kaj esperantisto. Li esperantiĝis en 2005, kaj estas membro de KEA kaj UEA. Guillermo estis prezidanto de la Provinca Filio en Santiago de Cuba dum la jaroj 2008 ĝis 2011. Nuntempe li estas aktivulo kaj instruanto de Esperanto nuntempe en Santiago de Cuba.
Esperanto-kongresoj
[redakti | redakti fonton]Li partoprenis en Seminarioj por aktivuloj kaj instruistoj organizitaj de KEA, Zamenhofaj metiejoj kaj aliaj naciaj aranĝoj. Guillermo partoprenis en 3 Universalaj Kongresoj (Havano 2010, Francio 2015 kaj Slovakio 2016) kaj la 49-a ILEI-Konferenco 2016 (Hungario).