Gundermann (filmo)
Gundermann | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Gundermann |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 23 aŭg. 2018, 19 aŭg. 2018 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo, muzika filmo |
Kameraado | Andreas Höfer |
Reĝisoro(j) | Andreas Dresen |
Produktisto(j) | Christoph Friedel • Claudia Steffen |
Scenaro | Laila Stieler |
Loko de rakonto | Hoyerswerda |
Rolantoj | Alexander Scheer • Anna Unterberger • Eva Weißenborn |
Produktinta firmao | Pandora Film |
IMDb | |

Gundermann estas biografia kameraartistaĵo kaj samtempe fortimpresa muzikfilmo de Andreas Dresen el la jaro 2018 pri la orientgermana kantoverkisto Gerhard Gundermann. Laila Stieler verkis la scenaron kaj Alexander Scheer ludis la rolon ĉefan. La filmo daŭranta 128 minutojn spekteblis en germanaj filmteatrejoj ekde la 23.8.2018.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Vidigas ĉi-filmo elektitajn epizodojn el la vivo de la kantoverkisto kaj fosmaŝinisto, i.a. la flankan laboron de Gundermann kiel neoficiala kunlaboranto de Stasi, la orientgermana fifama kaŝpolico. Elirante de tio oni montras en retrospektivoj kiamaniere li engaĝiĝis en GDR politike kaj kiel li trovis sian edzinon Conny. Gundermann ja elpensis ideojn por siaj kritikaj kaj emociaj kantoj sidante surfosmaŝine kaj ekspluatante brunkarbon. Lia vivo kaj vivmedio karakteriziĝas per kontraŭdiraj malkongruaĵoj. Lia laboro ja vundas la teron, samtempe li prikantas la naturon. Estante konvinkita komunisto, li atingas limojn danke al siaj direkta argumentadmaniero kaj gardemo de propraj volo kaj konvinkiĝoj. Deĵorante por Stasi, Gundermann naive esperas havigi al ĉiuj laboristoj plibonigitajn laborkondiĉojn nesciante tuj la kvanton da damaĝo alportita de si al la kolegoj viktimiĝintaj. Nur post la Turniĝo li lernas ke li mem estis observata sammaniere ade fare de amikoj laŭ komisio de Stasi. Lia patro finis ĉian kontakton responsigante la filon por propraj malsukcesoj kaj repaciĝo inter la du ĝismorte. Kiam Gundermann mem estiĝis patro, lia edzino malfacile akceptis daŭrigitan temp-investon kaj je muzikoj kaj je karboekspluatado.
Produktoprocezo
[redakti | redakti fonton]Laila Stieler komencis en 2006 verki la scenaron por la filmo. Partoprenis feliĉe la filmfaradon la vidvino de la ĉefpersono, Conny Gundermann. La muzikon ludas la bando de Gisbert zu Knyphausen, kantas Alexander Scheer. Filmejoj estis i.a. la karbekspluatejo Nochten en Trebendorf-Mühlrose, kiu troviĝas malpli ol 20 km for de la originala laborloko de Gundermann. Aliaj scenoj estiĝis en la tradicia okcidentgermana Ruhr-regiono.
Recenzoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Jen du interesaj recenzoj:
- Skribis "filmdienst.de" prie: Biografischer Film über das kurze und intensive Leben des Baggerfahrers und Liedermachers Gerhard ‚Gundi‘ Gundermann (1955–1998), der in seiner filmisch-musikalischen Form die charakterliche Komplexität des Künstlers ebenso vermittelt wie die Widersprüchlichkeit des Lebens in der DDR. Die achronologische, mitunter auch assoziative Dramaturgie will über den eigensinnigen Freigeist nicht urteilen, sondern sich von seiner inneren Zerrissenheit berühren lassen. Eine aus Alltagsbeobachtungen entwickelte, in der Hauptrolle kongenial interpretierte Annäherung an einen vielschichtigen Menschen in einem untergegangenen Land.[1]
- Skribitis de Knut Eilstermann ĉe "radioeins.de": Gundermann war ein ebenso origineller wie widersprüchlicher Künstler. Der überzeugte Sozialist flog aus der Partei, spitzelte für die Stasi und wurde selbst überwacht. Aadreas Dresens Film ‚Gundermann‘ stellt den Rockpoeten auf keinen Sockel, sondern setzt ihn seiner Vergangenheit aus. Der einfühlsame Film beschönigt nichts, arbeitet aber sehr genau und differenziert heraus, wie Haltungen entstehen. Ein kluger, aufrichtiger und bewegender Musikfilm über ein gelebtes Leben mit all seinen Idealen, Verstrickungen, Enttäuschungen. Es ist Zeit für solche Filme über die DDR.[2]
Roloj
[redakti | redakti fonton]Jen la ĉefaj roloj - la aktoroj maldekstre kaj iliaj germanlingvaj roloj dekstre:
- Alexander Scheer: Gerhard Gundermann
- Anna Unterberger: Conny, amikino kaj posta edzino
- Benjamin Kramme: Wenni
- Eva Weißenborn: Helga
- Kathrin Angerer: Irene
- Peter Schneider: Helmut
- Milan Peschel: Volker
- Bjarne Mädel: partia sekretario
- Axel Prahl: gvida oficiro
- Peter Sodann: veterano
- Hilmar Eichhorn: Werner Wald
- Thorsten Merten: pupludanto
- Alexander Hörbe: deĵoranto ĉe la postturniĝa Gauck-komisiono porkaŝpolicviktima
- Alexander Schubert: mineja ĉefo
- Peter Rappenglück: Hamacher
- Peter Schneider: Helmut
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj paĝoj pri la filmo Arkivigite je 2018-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Raporto en la taggazeto Tagesspiegel, 24.8.2018
- Recenzo en FAZ, 28.8.2018
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ - Traduko: Biografia filmo pri la mallonga sed intensega vivo de la fosmaŝinisto kaj kantofaristo Gerhard/Gundi Gundermann, kiu per filma-muzikala formo bone transdonas la kompleksan karakteron de la artisto kiel ankaŭ la malunuflankecon de orientgermanaj biografioj. La malkronologia, parte ankaŭ asocianta dramaturgio ne volas juĝi pri la mempensema Gundermann sed intencas ke oni estu tuŝita per ties memmalunuformeco. El ĉiutagaj observoj realigitis brile alproksimiĝo al plurtavola persono en pereinta lando.
- ↑ - Traduko: Gundermann estis ne nur originala sed ankaŭ kontraŭdira artisto. La konvinkita socialisto forigitis de la komunisma partio, ŝpionis por Stasi observate mem. La Gundermann-filmo ne metas la muzikiston je soklon sed konfrontigis lin je pasintecoj. La delikata Dresen-filmo nenion plibeligas, dokumentas tre korekte kaj diference la fariĝon de sintenoj. Inteligenta, sincera kaj movanta muzikfilmo pri vivita vivo kun ĉiuj idealoj, engaĝiĝoj, seniluziigoj. Venis la tempo por tiaj filmoj pri GDR.. Arkivita el la originalo je 2018-08-24. Alirita 2018-08-30 .