Guntur
Guntur | |||
---|---|---|---|
Metropolo kaj universitata urbo | |||
| |||
urbo en Barato urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 522002–522006 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 647 508 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 14 141 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 18′ N, 80° 27′ O (mapo)16.380.45Koordinatoj: 16° 18′ N, 80° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 45,79 km² (4 579 ha) [+] | ||
Horzono | Barata norma horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guntur [+] | |||
Guntur (telugue గుంటూరు, urdue گنٹور) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo kaj ĉefurbo de la Distrikto Guntur.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 647 508 loĝantoj sur areo de 45,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 141 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Guntur etendiĝas sur ebenaĵo en meza kaj orienta parto de la lando. Hajderabado situas 266 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Guntur kun la ĉirkaŭaĵo estas supozeble la plej frue konata regno en Sudhindio. La urbo estas hindua sankta ejo en la regiono, sed la regiono estas historie konata ankaŭ por la budhismo. Kun la apero de la eŭropanoj la grandurbo ekhavis nacian kaj internacian signifojn. Francoj alvenis en la 18-a jarcento, poste britoj venis en 1788. En 1890 la fervoja linio pretiĝis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Guntur estas grava komerca centro en Hindio pri kotonoj, tabakoj kaj kapsikoj. En la industrio la plej grava estas farado de diversaj teksaĵoj. La ĉirkaŭaĵo estas tre fekunda.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Guntur havas nek havenon, nek flughavenon, sed ĝi havas aŭtovojojn kaj fervojajn liniojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Guntur havas tropikan klimaton kun influo de musono, kiu komenciĝas en junio. La vintro daŭras de oktobro ĝis februaro. Jare pluvas po 989 mm.