Gustav Wolff
Gustav WOLFF (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1870 en Vieno[1], mortinta samloke en 1963) estis aŭstra kolonelo kaj politikisto.
Post frekvento de armea akademio li havis en aŭgusto 1892 la rangon de leŭtenanto. Inter 1895 kaj 1897 li frekventis armean altlernejon en Vieno antaŭ ol esti ĉe diversaj lernejoj de la Danuba Monarkio taktikinstruistece kaj stabanece. En 1918 li retiriĝis de armeaĵoj kiel kolonelo generalstaba. En 1920 li fondis partion de ĉiuj monarkiemuloj Schwarz-gelbe Legitimisten (SGL) kiu poste aperis sub la nomo Kaisertreue Volkspartei kaj nomiĝis populare ankaŭ Wolff-Bund. Ĉe la balotoj de 1923 por la Nacia Konsilio ili atingis multe malpli ol 0,5%.[2]
Alte honorite li servis en la infanteriregimento Grafo Lacy 22. Li eldonis la gazeton "Unter dem Doppeladler". La partio Kaisertreue Volkspartei estiĝis en 1923 post splitiĝo de Kaisertreuer Volksverband je Partei des österreichischen Monarchisten kaj Kaisertreue Volkspartei.[3] Pro sia legitimismaj agadoj li estis arestita inter la 21.5. kaj 21.12.1939 (kun interrompo de ne tute tri monatoj). Post la Dua mondmilito li doktoriĝis pri filozofio kaj iĝis honora prezidanto de la Pormonarkia movado de Aŭstrujo.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stefan Leeb: "Das katholisch-konservative Milieu und sein Verhältnis zum österreichischen Legitimismus in der Zwischenkriegszeit (1918-1938)" - magistriĝfaklaboraĵo, Graz 2019, p. 47 (noto 214)
- ↑ "Legitimismus" - ĉe: austria-forum.org
- ↑ Friedrich Mayer: "Fahne der Kaisertreuen Volkspartei aus dem Jahre 1934" - ĉe: dorotheum.com
- ↑ Ingrid Mosser: Der Legitimismus und die Frage der Habsburger-Restauration, Graz 1979, p. 28