Saltu al enhavo

Gusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofte menciitaj surlangaj lokalizoj de la gustoburĝonoj: 1) Amara, 2) Acida,
3) Sala, 4) Dolća. Fakte tiuj lokalizoj ne ekzistas, kaj gustoburĝonoj por ĉiuj gustosensoj okazas ĉie sur la lango kaj eĉ sur palato.

Gust(ad)ogustosenso estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas analizon de la gusto (science: saporo) de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de kemiaj stimuloj de likvaj aŭ en likvo-solveblaj materialoj.

La gustorganoj estas receptoraj ĉeloj aŭ ties grupiĝoj aŭ anatomiaj estaĵoj kun receptorĉeloj. Ĉe la senvertebruloj, la gusto ne estas apartigebla de la flaro, la kemiaj receptoroj situas en la haŭto, sur la buŝorganoj aŭ sur la antenoj.

La gustorganoj de la vertebruloj estas la gustoburĝonoj (langaj papiloj). Ĉe la fiŝoj ili situas sur la buŝa mukomembrano, sur la lipoj, lipharoj; ĉe surteraj vertebruloj ili situas nur en la mukomembrano de la buŝa kavo, ĉefe sur la lango. La gustoburĝonoj sentas la amarajn, acidajn, la salajn, la dolĉajn kaj la umamajn gustojn. Gustoburĝonoj ekzistas ĉie sur la lango kaj eĉ en la palato; la lango ne havas specifajn regionojn por ĉiu gusto.

Gusto estas uzata metafore kiel "persona ŝateco al io", ekzemple ies gusto pri muziko, gusto pri modo.

Gustumi signifas intence esplori aŭ provi guston de io (ekz. gustumi manĝon, vinon ktp). Tiu verbo estas ankaŭ uzata laŭ figura senco.

Anatomio kaj fiziologio de la gusto[redakti | redakti fonton]

La senso de gusto eblas pere de la gustoburĝonoj, nomitaj ankaŭ gustokorpetoj. Ĉe homa plenkreskulo ekzistas ĉirkaŭ 10 000 gustoburĝonoj, el kiuj la plimulto estas en la surfaco de la lango. Ĉiu gustoburĝono havas ovalan formon kaj estas formata de aro de ĉeloj, inter kiuj estas la gustoĉeloj kiuj disponas de cilioj kiuj venas en kontakto kun la substancoj solvitaj en la buŝo fare de la salivo. La gustoburĝonoj grupiĝas en pli grandaj strukturoj nomitaj gustopapiloj, kiuj estas tiuj kiuj havigas al la lango aspran surfacon.[1] Kiam substanco dissolviĝas en la salivo kaj venas en kontakto kun la ĉelmembrano de la gustoĉeloj, okazas la liberigo kaj elsendado de neŭrotransmisiilaj molekuloj kiuj senkateniĝas nervimpulsojn kiuj transmisiiĝas al la cerbo ĉefe pere de la vizaĝa kaj glotofaringa nervoj.[1]

Gustopapiloj[redakti | redakti fonton]

Gustopapilo en kiu observeblas ses gustoburĝonoj.

La gustopapiloj estas en la surfaco de la lango kaj havigas al tiu organo aspran aspekton (eĉ pli aspran ekzemple ĉe katoj). Ĉiu papilo enhavas nombrajn gustoburĝonojn, kiuj estas sensoriceviloj kiuj ricevas kaj transdukas kemian signalon en agad-ondo. Por ke la papiloj estu stimulitaj, la substancoj devas esti dissolvitaj en la salivo kaj tial eniri en kontakto kun la membrano de la sensoĉeloj. Laŭ ilia formo, distingeblas kvar tipoj de papiloj:[2]

  • Fungoformaj papiloj: kiuj havas formon de fungo kaj estas distribuitaj en la antaŭa parto de la dorso kaj flankaj bordoj de la lango. Ests ĝis kvin gustoburĝonoj por fungoforma papilo kiuj kutime estas en la supra parto de la papilo.
  • Pokalformaj aŭ kalikformaj papiloj: kiuj havas bazojn kun formo de kaliko aŭ pokalo kaj distribuiĝas ĉirkaŭ la bazo de la lango formante formon de litero V. La grandaj pokalformaj papiloj enhavas po ĝis 100 gustoburĝonojn.
  • Fadenformaj aŭ konusformaj papiloj: kiuj havas formon de filamento kaj troviĝas en la pinto kaj flankaj bordoj de la lango. Diference disde la fungoformaj kaj kalikformaj papiloj, ili ne havas gustofunkcion kaj mankas al ili gustoburĝonoj, kaj estas nur tuŝaj riceviloj kaj kaptas la temperaturon.
  • Foliformaj papiloj: Kiuj havas formon kiu similas al arbofolio. Ili troviĝas ambaŭflanke en la malantaŭa regiono de la lango.

Gustoburĝonoj[redakti | redakti fonton]

Gustoburĝono.

La gustoburĝonoj estas sensokorpetoj por la gusto kiuj troviĝs en la gustopapiloj. Ili havas ovecan formon, kaj ĉiu el ili estas formata de tri ĉeltipoj, nome bazaj, subtenaj kaj ricevilaj gustoĉeloj. Tiuj lastaj faras sinapan konekton kun la nervofibroj sensoricevilaj kaj disponas de mikroharetaĵoj ricevilaj kiuj projekcias al la gustoporo, nome truo en la langa epitelio. La koloj de tiuj ĉeloj troviĝas interkonektitaj tiel ke la nura parto de la gustoricevilo kiu estas eksponita al la likvoj de la buŝa kavaĵo estas la langopinta krono de mikroharetaĵoj. Ĉiu gustoburĝono enhavas nervaron de ĉirkaŭ de 50 nervofibroj kaj inverse ĉiu nervofibro ricevas informon averaĝe de kvin gustoburĝonoj. La bazaj ĉeloj havas originon en la epiteliaj ĉeloj kiuj ĉirkaŭas la gustoburĝonojn; tiuj ĉeloj diferenciĝas en novaj ricevilaj ĉeloj kaj la antaŭaj riceviloj estas anstataŭataj kontinue per periodo de proksimume dek tagoj. Ĉe la homa estaĵo la gustoburĝonoj estas ĉefs en la fungoformaj kaj pokalformaj papiloj de la lango, ekzistas kelkaj en la palata velo, interna flanko de la vangoj, faringo kaj epigloto.[2]

Ricevilaj gustoĉeloj konektitaj al la dendrito de sensa neŭrono.

Gustovojoj[redakti | redakti fonton]

La sensaj nervofibroj kiuj devenas de la gustoburĝonoj de la antaŭaj trionoj de la lango veturas laŭ la kordo de la timpano, kiu estas branĉo de la vizaĝa nervo; dum tiuj kiuj devenas de la malantaŭa triono alvenas ĝis la cerba tigo laŭ la glotofaringa nervo kaj la fibroj de aliaj areoj alvenas laŭ la laringa supra nervo, branĉo de la vaga nervo. En ambaŭ flankoj, la fibroj de tiuj tri nervoj kuniĝas en la kerno de la solkajero en la mjela plilongigo, kie ili faras sinapson kun neŭronoj duarangaj; poste ili finas en la specifaj kernoj de sensanstatatŭo de la talamo, kun fibroj kiuj portas informadon de kontakto, doloro kaj temperaturo. El tie, la impulsoj estas kondukitaj al la areo de krusta projekcio por la gusto, situa en la bazo de la malantaŭcentra ĉirkaŭirado de la cerbo.

La triopa nervo kolektas informadon el la buŝa mukozo rilata kun la temperaturo, premo kaj tuŝo. Kvankam ĝi ne transportas informadon devenan de la gustoburĝonoj, ĝi kontribuas al la ĝenerala interpretado de la gusto ĉe la manĝaĵoj.[3]

Bazaj gustoj[redakti | redakti fonton]

La gustoburĝonoj sentas la amarajn, acidajn, la salajn, la dolĉajn kaj la umamajn gustojn. Inter ili oni povas intermezi multajn nebazajn gustojn.

Dolĉa gusto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj desertoj de barata dolĉaĵejo, kiu havas centojn da varoj. En certaj partoj de Barato ili estas nomataj mithai aŭ dolĉaĵoj. Dolĉaĵoj kaj desertoj havas longan historion en Barato: ĉirkaŭ 500 a.K.E., la hinda popolo evoluigis la teknologion por produkti sukerkristalojn. En la loka lingvo, tiuj kristaloj estis nomataj khanda (खण्ड), kio estas la origino de la angla Candy (bombono).

Dolĉaĵo estas dolĉa manĝaĵo farita riĉa je sukero aŭ sukeraj ingrediencoj, samkiel karbonhidratoj. Ĝi ofte inkluzivas ankaŭ aferojn riĉaj je artefaritaj dolĉigiloj, gustoj kaj koloraĵoj. Dolĉaĵoj estas manĝaĵoj riĉaj je sukero, kiuj tial ne servas kiel ĉefnutraĵo. Ekzistas multaj diversaj dolĉaĵoj, inter aliaj bombonoj, ĉokolado, kukoj, tortoj, marmeladoj kaj karameloj. Ilin oni vendas en dolĉaĵejo (fr. confiserie). La ĉefaj dolĉaĵoj estas bombonoj, lekbombonoj. Infanoj ŝatas ĝenerale dolĉgustajn manĝaĵojn. Maljunuloj (kaj ne nur) ofte suferas pro diabeto okazigita pro troa engluto de dolĉaj manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj kaj devas redukti kaj eĉ nuligi konsumadon de dolĉaj nutraĵoj. Tre dolĉaj fruktoj estas vinberoj, bananoj ktp.

Amara gusto[redakti | redakti fonton]

Amara gusto estas krom dolĉo, acido, salo kaj umamo, unu el la kvin bazaj gustoj kiuj estas percepeblaj per la lango. La amara gusto antaŭ ĉio estas gustumata per la malantaŭa parto de la lango. Multaj homoj sentas ke la amara gusto estas malagrabla. Speciale infanoj spertas tion. Adoltoj, antaŭ ĉio viroj, sentas ke la amara gusto estas malpli malagrabla kaj kelkfoje eĉ bongusta, speciale en kombino kun dolĉa kaj/aŭ graseca gusto. Biologoj opinias, ke amaro estas sentata kiel malagrabla gusto por preventi veneniĝon (multaj alkaloidoj, el kiuj multaj havas toksanfarmakologian efikon, havas amaran guston). Ankaŭ kelkaj plantoj produktas amargustajn substancojn kiel defendomekanismo kontraŭ herbovoruloj.

Sala gusto[redakti | redakti fonton]

Salo ĉeestas en grandaj kvantoj en la maro kie ĝi estas la ĉefa minerala konstituanto, tiele ke en malferma oceano estas ĉirkaŭ 35 g de solido por litro, nome saleco de 3.5%. Salo estas esenca por animala vivo, kaj salgusto estas unu el la bazaj homaj gustoj. La histoj de animaloj enhavas pli grandajn kvantojn el salo ol la plantaj histoj; tiele la tipaj dietoj de nomadoj kiuj vivtenas sin kun siaj gregaroj bezonas malmultan aŭ nenioman aldonitan salon, dum cereal-bazaj dietoj postulas suplementojn. Salo estas unu el plej malnovaj kaj plej ĉieaj manĝo-kondimentoj, kaj saligo estas grava metodo de manĝo-konservado. Eble la plej frua kaj ĝenerala sento de sala gusto okazis per gustumado de mara akvo; komparo de tia akvo kun nesala trinkakvo havigas bonan rezulton pri la sala gusto, eble malagrabla ĉe trinkaĵo; male por manĝaĵoj la ne tro sala gusto povas esti pli agrabla kaj eble evitas malbonaĵojn.

Mar-salo aldonita al ŝinko.

La loko de salkuŝejoj ludis gravan rolon por la elekto de multaj definitivaj pra-setlejoj, ĉar ties konsumo ne nur estas neceso por homoj, sed salo ankaŭ ebligas konservi la manĝaĵojn kaj plilongigi sian utilan daŭron. Unu el la plej fruas kulturoj en la tuta mondo laŭ historiaj registroj pri la uzado kaj elfosado de salo estas la ĉina (ekde la 17-a jarcento a.K.).[4] Dum la Romia Imperio oni kreis en Eŭropo specifajn vojojn por faciligi la salkomercon inter diversaj regionoj; por ekzemplo, en Romo ekiras vojo destinata al transporto de sal, nomita Via Salaria. Aliaj ekzemploj estas videblaj ankaŭ en Germanio, ĉe la Alte Salzstrasse, aŭ en Francio, ĉe la Route du Sel.[5][6] La etimologio de kelkaj vortoj havigas evidentajn ekzemplojn de la gravo kiun havis salo jam ekde la antikveco. Por ekzemplo, la vorto salajro estas derivita de la latina salarium, kiu siavice devenas de “sal” (salo) alude al la kvanto de salo kiun ricevis laboristo (pli precize, la romiaj legianoj) por povi konservi siajn manĝaĵojn (salarium argentum).[7] La salo delonge ludis gravan rolon en la kulturoj de Mediteraneo kaj el antaŭ la romia epoko jam oni produktis saligitan fiŝsaŭcon tre popularan nomita garum, kies recepto estis poste forgesita en la okcidenta kuirarto,[8] kaj poste rekuperita.

La tutmonda konsumado de salo en la manĝado malpliiĝis dum la 19-a jarcento pro la teknikaj plibonigoj de la sistemoj de fridigo kaj frostigo de manĝaĵoj, kio duarangigis la iaman uzadon de salo por la konservado de kelkaj produktoj.[9]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Saligado.
Saligitaj haringoj, Clupea harengus.

Saligado estas la konservado de manĝo kun seka manĝebla salo.[10] Ĝi estas rilataj al peklado (preparado de manĝo per salaĵo, tio estas, saligita akvo) kaj estas unu formo de salpeklado. Ĝi estas unu el plej malnovaj metodoj de konservado de manĝo,[10] kaj du historie gravaj salplekitaj manĝaĵoj estas saligita fiŝo (kutime sekigita kaj saligita moruosaligita haringo) kaj salplekita viando (kiaj lardo). Vegetaloj kiaj fazeoloj Phaseolus coccineus kaj brasikoj estas ankaŭ ofte konservataj en tiu maniero.

Acida gusto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Acida gusto.
La citronsuko estas bona ekzemplo de acida gusto.

La acida gusto estas unu el la kvin bazaj gustoj detekteblaj per la gustaj papiloj de la lango situantaj ambaŭflanke de la malantaŭa parto de tiu. La sensiloj de la gustaj papiloj detektas pere de jonaj kanaloj la jonojn de hidronio (H3O+) kiuj formiĝas pro la esto de acidoj kun akvo. Same kiel ĉe la amara gusto, la acida gusto estas konsiderata kiel 'alarmo' por la cerbo ĉar kelkaj venenaj kaj damaĝaj substancoj posedas acidajn gustojn.[11] La especifaj sensiloj en la lango kiuj detektas la acidan guston estas nomataj TAS2R.[12][13]

Umama gusto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Umamo.
Tomatoj enhavas multe da umamaĵoj.

Umama gusto (japane umami, 旨み、旨味, うまみ) estas gusto laste aldonita universale al la kvin iamaj bazaj gustoj sensataj de specialaj ricevĉeloj, kiuj troviĝas sur la homa lango. Umami estas japana vorto signifanta "bongusteco", kaj aplikiĝas al la senso de saporhaveco, specife al la sento de la natura aminoacido, glutamata acido, aŭ glutamatoj oftaj en viando, fromaĝo kaj aliaj protein-riĉaj manĝaĵoj. La ago de umam-ricevĉeloj klarigas, kial manĝaĵoj kun ununatria glutamo ofte gustas pli "verve".

Aliaj gustosentoj[redakti | redakti fonton]

Fruktoj de akraj kapsiketoj.
  • La pikanta akreco ne estas gusto, sed la ardosento ĉe la buŝo produktita per specifaj substancoj kiam oni englutas ilin kaj venas en kontakto kun la lango; ĝin oni perceptas tra la nocriceviloj kiuj estas la nervofinoj kiuj ricevas la senton de doloro, sen interveno de la gustopapiloj. La maĉado de difinitaj manĝaĵoj, inter ili tiuj kiuj enhavas kapsikinon (pikantaj kapsikoj), piperinon (nigra pipro) kaj alicinon (krudaj ajloj kaj cepoj), aktivigas la nervofinojn nocricevilaj kiuj produktas tiun senton.[14]
  • Freŝeco. Kelkaj substancoj aktivigas la ricevilojn por la malvarmaj sentoj de la triopa nervo, kvankam ili ne estas je malaltaj temperaturoj. Tiun senton de "freŝeco" povas okazigi pipromento, spikomento, mentolo, eŭkaliptolo, monoterpenoidaj ciklaj alkoholoj, kaj sintezaj kombinaĵoj kiel la icilino. Tiu fenomeno estas produktita per la aktivigo de la riceviloj TRPM8 ĉeestaj en la neŭronoj, kaj la freŝeco estas nur perceptita fenomeno, ne reala.[15][16]
La esto de antocianino en la ŝelo de la vinbero produktas la ruĝan koloron de la ruĝa vino. La kemia komponaĵo de vino rezultas en la fakto, ke fakulaj enologoj kaj ĝeneralaj vinŝatantoj povas detekti en la vingusto nuancojn de plej diversaj fruktoj, oleoj, lignoj, tabako, diversaj manĝaĵoj, fumo ktp.
  • Adstringeco. Oni ne konsideras tiun baza saporo, sed nur senteco. Ĝin senkatenigas kaj hidrolizeblaj kaj nehidrolizeblaj taninoj, ambaŭ kemie polifenoloj. La taninoj ĉeestas en diversaj manĝaĵoj, inter kiuj la maturaj fruktoj, la teo, la ruĝa vino kaj la rabarbo. La adstringenco lasas en la buŝo kompleksa sento de sekeco kaj amareco. La mekanismo kiu okazigas ĝin estas reakcio inter la taninoj kaj la proteinoj de la salivo, kiuj produktas la formadon de molekulaj kompleksoj kiuj precipitiĝas en la buŝa kavaĵo kaj malpliigas la lubrikan kapablon de la salivo.[17][18]
  • Metala gusto. Oni ne konsideras tiun baza saporo. La metala gusto povas esti okazigita de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj ankaŭ de dentamalgamaĵoj, kronika toksiĝo pro englutado aŭ inhalado de pezaj metaloj (hidrargo, plumbo, bismuto, arseno)[19], kelkaj medikamentoj, inter kiuj sakvinavir,[20] zonisamido,[21] kaj variaj tipoj de medikamentoj uzataj en kemiterapio.[22] Ĝenerale oni konsideras ĝin malagrabla gusto se temas pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Kelkaj artefaritaj dolĉigaĵo estas perceptitaj kiel havantaj metalan guston, kiu estas detektita fare de la riceviloj TRPV1.[23][24] La metala gusto en la buŝo povas esti ankaŭ simptomo de diversaj medicinaj misordoj kiuj povas dismodifi la senson de la gusto, inter kiuj menciindas la disgeŭzio kaj parageŭzio[20].
  • Kokumi ([|k|oʊ|k|uː|m|i], japane: (コク味 kokumi?)[25] de ( こく?, koku)) ne estas gusto per si mem, sed modulilo kiu pliigas aliajn gustojn, inter kiuj la dolĉan kaj la salan gustojn; ĝi estis malkovrita fare de grupo de japanaj esploristoj kiuj estis studante ekstrakton el ajlo dissolvita en akvo. Oni priskribis ĝin kiel io kiu povas plibonigi aliajn gustojn pere de la ampleksigo kaj plilongigo de la aliaj gustoj. Ĝi estas produktita de diversaj peptidoj, unu el kiuj estas la glutationo, tripeptido konstituita per la aminoacidoj glutamato, cisteino kaj glicino.[26][27] La ricevilo de kalcio sensiva al stimuloj (CaSR) estas proteino kiu troviĝas en la surfaco de la gustoĉeloj de la lango kaj kiu estas sensiva al kelkaj kombinaĵoj kiuj produktas la senton kokumi. Oni pruvis, ke kelkaj substancoj, inter kiuj la natria laktato kaj la acido gamma-glutamil-valil-glicina povus aktivigi la CaSR kaj produkti la senton de saporo kokumi.[28][29]
  • Gusto je kalcio. Estas konata fakto ke multaj animaloj povas lokalizi per la gusto lokojn en kiuj abundas akumulaĵoj de kalcisaloj kaj konsumi ilin por tiel kontentigi siajn nutronecesojn. La animaloj nutre kontentigitaj malakceptas la salojn de kalcio, sed ili englutas ilin avide kiam ili bezonas tiun elementon ege grava por diversaj funkcioj, inter kiuj la formado de osta histo. Ekzistas pruvoj de la ekzistado de gustoriceviloj por kalcio ĉe amfibioj kaj ronĝuloj, sed oni ne certas ĉu ankaŭ homoj kapablas rekte detekti la kalcian guston per si mem.[30] Oni esploris la fakton, je foje infanoj suĉas teron aŭ murkalkon, sed oni konfirmis nenion prie. Oni postulis ankaŭ, ke riceviloj CaSR ĉeestantaj en la lango povus esti responsaj pri la detektado de la kalcigusto.[31][32]
  • Temperaturo. La temperaturo povas esti esenca elemento de la gustokapablo. Varmo povas pliigi kelkajn gustojn kaj malpliigi aliajn variigante la densecon kaj la fazekvilibron de difinita substanco. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kiun en preciza kulturo estas propnitaj tradicie varmaj kutime estas konsiderataj malagrablaj de ili estas malvarmaj, kaj inverse. Por ekzemplo, la alkoholaĵoj, kun kelkaj esceptoj, estas konsiderataj pli agrablaj se oni proponas ilin je ĉambra aŭ malvarma temperaturo en diversaj gradoj, sed supoj -denove, kun esceptoj- estas trinko-manĝataj varmaj. Klare kultura ekzemplo estas la refreŝigaĵoj kiujn kutime oni trinkas malvarmaj, sed oni aldonas glacikubojn en Mediteraneaj landoj, dum oni ne faras tion kutime en nordeŭropaj landoj. Alia ekzemplo estas la supozebla sengusta akvo, kiion oni preferas trinki malvarma ej Mediteraneaj landoj, dum en kelkaj landoj de Orienta Azio foje oni preferas varma aŭ mezvarma.

Misordoj ĉe la gustosenso[redakti | redakti fonton]

La personoj kiuj suferas pro misordoj ĉe la gustosenso, povas senti gustojn kiujn ne ekzistas, ne diferencigi la gustojn aŭ ekstereme eĉ tute ne percepti ajnan guston. La plej oftaj gustomisordoj estas jenaj:[33]

  • Ageŭzio: perdo preskaŭ totala de la gustosenso.[34]
  • Disgeŭzio: estas distordo en la percepto de la gusto, ĝi povas montriĝi kiel la ekzistado de gustosenso kiam ne ekzistas stimulo kiu okazigas ĝin, aŭ kiel la percepto de malagrabla gusto okazigita de stimulo kiu en normalaj kondiĉoj estas konsiderata agrabla.[35]
  • Hipogeŭzio: malgranda kapablo por diferencigi gustojn, simila al tiu kiun suferas la fumantoj. Tre ofte temas en la realo pri malkapablo ĉe la flarsenso aŭ nesufiĉa produktado de salivo fare de la salivaj glandoj.
  • Hipergeŭzio: troa sensiveco al la gustosenso.

La misordoj ĉe la gustosenso povas esti okazigitaj per nombraj kaŭzoj, nome la jenaj: neŭrologia vundo, hormonaj misordoj, odontologiaj problemoj, ekspono al radioterapio en kapo kaj kolo, maljuniĝo kaj uzado de difinitaj medikamentoj; laŭ kelkaj informoj ĉirkaŭ 20% de la kazoj de disgeŭzio estas rilataj kun kuraciloj.[36][37] La taksado de la paciento kiu suferas misordoj ĉe la gustosenso estas farata per klinika historio, korpa ekzameno, taksado de la gustosenso pere de milsaj solvaĵoj de sukero, salo kaj acetata acido, elektrogustometrio kaj bildotestoj por la ekzameno de la centraj gustovjoj.[38]

Ne estas specifa traktado por kuraci la gustoperdon. Se temas pri malbona funkciado de la salivaj glandoj, oni povas trakti ĝin pere de artefarita salivo aŭ pilokarpeno.

Aparta kondiĉo rilata al gustomisordoj estas la ŝanĝoj en preferoj kaj ĝuoj aŭ malĝuoj ĉe gravedaj virinoj, nome ĉe kapricdeziroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Tortora-Derrickson: Principios de anatomía y fisiología. Konsultita la 29an de decembro 2018.
  2. 2,0 2,1 Anatomía y fisiología para enfermeras. Eldonejo: McGraw-Hill. Konsultita la 29a de decembro 2018.
  3. Libro virtual de formación en ORL. ĉapitro 69, Fiziologio de la gusto.
  4. Rowan Flad, "Archaeological and chemical evidence for early salt production in China", 12618–12622, PNAS, 30a de Aŭgusto 2005, vol. 102, n.º 35
  5. KW de Brisay, KA Evans,"Salt: The Study of an Ancient Industry", Colchester Archaeological Group, 1974.
  6. Bloch, David, Economics of NaCl: Salt made the world go round, Mr Block Archive en [1] Alirita la 4an de Oktobro 2008.
  7. Laszlo, P. Grain of Life, Columbia University Press, 2001, ISBN 0-231-12198-9.
  8. Rathbone, D. W. "Garum and salsamenta: production and commerce in materia medica", Med Hist. 1992 July; 36(3): 356-357.
  9. Mark Kurlansky: Cod: A Biography of the Fish That Changed the World. Penguin Books, 1998.
  10. 10,0 10,1 "Historical Origins of Food Preservation." Arkivigite je 2011-10-15 per la retarkivo Wayback Machine University of Georgia, National Center for Home Food Preservation. Alirita en Junio de 2011.
  11. "Human Bitter Taste Perception". Wolfgang Meyerhof, Maik Behrens, Anne Brockhoff, Bernd Bufe and Christina Kuhn. Chem. Senses 30 (suppl 1): i14–i15, 2005
  12. Adler, E., Hoon, M.A., Mueller, K.L., Chandrashekar, J., Ryba, N.J. kaj Zuker, C.S. (2000) "A novel family of mammalian taste receptors". Cell, 100, 693–702.
  13. Bufe, B., Hofmann, T., Krautwurst, D., Raguse, J.D. and Meyerhof, W. (2002) "The human TAS2R16 receptor mediates bitter taste in response to beta-glucopyranosides". Nature Genet., 32, 397–401.
  14. Programación nutricional del gusto y la tolerancia al picante. Nutr. Hosp. vol. 33, no. 4, Madrid jul./aŭg. 2016.
  15. McKemy DD. TRPM8: The Cold and Menthol Receptor. En: Liedtke WB, Heller S, eldonistoj. TRP Ion Channel Function in Sensory Transduction and Cellular Signaling Cascades. Boca Raton (FL): CRC Press/Taylor & Francis; 2007. Ĉapitro 13. PMID: 21204488.
  16. (1983) “AG-3-5: a chemical producing sensations of cold”, J. Pharm. Pharmacol. 35 (2), p. 110–2. doi:10.1111/j.2042-7158.1983.tb04279.x. 
  17. Introducción al análisis sensorial de los alimentos. Aŭtoroj: Enric Bota Prieto, Josep Sancho Valls kaj Juan José de Castro Martín.
  18. (junio 1999) “Amargo y astringencia de los monómeros de flavan-3-ol, dímeros y trímeros”, Journal of the Science of Food and Agriculture 79 (8), p. 1123–1128. doi:[[doi:10.1002%2F%28SICI%291097-0010%28199906%2979%3A8%3C1123%3A%3AAID-JSFA336%3E3.0.CO%3B2-D|10.1002/(SICI)1097-0010(199906)79:8<1123::AID-JSFA336>3.0.CO;2-D]]. 
  19. A review of the flavor profile of metal salts: understanding the complexity of metallic sensation. Michelle J Y Ecarma, Alissa A Nolden, Chemical Senses, Volumo 46, 2021. Publikigita la 8an de septembro 2021.
  20. 20,0 20,1 Goldstein, E. Bruce. (2010) Enciclopedia de la percepción 2. SAGE, p. 958–59. ISBN 9781412940818.
  21. Levy, René H.. (2002) Fármacos antiepilépticos. Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 9780781723213.
  22. (2020) “El misterio de la "boca de metal" en la quimioterapia.”, Chemical Senses 45, p. 73–84. doi:10.1093/chemse/bjz076. 
  23. (2007) “Los edulcorantes y sales artificiales que producen una sensación de sabor metálico activan los receptores TRPV1.”, 'American Journal of Physiology' 293, p. R626–R634. doi:10.1152/ajpregu.00286.2007. 
  24. Monosson, Emily. (2012) id=vqtrn8iwtecC&pg=PA49 Evolution in a Toxic World: How Life Responds to Chemical Threats. Island Press. ISBN 9781597269766.
  25. Nishimura, Toshihide; Egusa, Ai (2016-01-20). ""Koku" en la gusteco de la manĝaĵoj: ĝenerala rigardo al pioniraj laboroj kaj ankoraŭaj demandoj". Kagaku to Seibutsu (in japana). Vol. 2, no. 54. Japana Socio de Bioscienco, Bioteknologio kaj Agrokemio (JSBBA). pp. 102–108. doi:10.1271/kagakutoseibutsu.54.102. Retrieved 2020-08-11.
  26. (2010) id=-h8UEImN7SAC&q=kokumi&pg=PA290 Proteínas y péptidos alimentarios: química, interacciones funcionales y comercialización. Boca Raton, Fla.: CRC. ISBN 9781420093414.
  27. “”, p. 163–169. doi:10.1080/00021369.1990.10869909. 
  28. (1990) “Characteristic Flavor Constituents in Water Extract of Garlic”, Agricultural and Biological Chemistry 54 (1), p. 163–169. doi:10.1080/00021369.1990.10869909. 
  29. (2015-05-01) “Recent Advances in Fatty Acid Perception and Genetics”, Advances in Nutrition (en) 6 (3), p. 353S–360S. doi:10.3945/an.114.007005. 
  30. Ĉu plaĉas al vi la kretogusto? Gratulon: eble homoj povus kapabli gustumi kalcion.. Scientific American (20a de aŭgusto 2008). Alirita 14a de marto 2014.
  31. Tordorf, Michael G. (2008), American Chemical Society National Meeting, Fall 2008, 236th, Philadelphia, PA: American Chemical Society, pp. AGFD 207 
  32. "Tio gustas... ĉu dolĉe? acide? Ne, sendube estas kalcio!", Science Daily, 21a de aŭgusto 2008, https://www.sciencedaily.com/releases/2008/08/080820163008.htm, retrieved 14a de septembro 2010 
  33. Ganong, William; Fisiología Médica, 2002, eldonejo Manual Moderno, paĝo 209, ĉapitro Olfato y Gusto.
  34. Trastornos del gusto. NIH. Konsultita la 28an de decembro 2018.
  35. Sensopercepción gustativa: una revisión. VV. AA. Int. J. Odontostomat., 4(2): pp. 161-168, 2010. Konsultita la 30an de decembro 2018.
  36. Alteraciones del gusto inducidas por fármacos. (el Retarkivo 20100326045457) Hospital Universitario Marqués de Valdecilla, Servicio de Farmacología Clínica, 2008.
  37. Síndromes lesionales de las vías nerviosas gustativas. Sánchez-Juan P., Combarros O., Neurología, 2001;16(6): 262-271.
  38. "Trastornos del gusto: actualización y aproximación clínica". Rev. Otorrinolaringol. cir., Cabeza Cuello vol. 82 no.2 Santiago jun. 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gusto en la hispana Vikipedio.