Guvahati
Guvahati | |||
---|---|---|---|
Metropolo kaj universitata urbo | |||
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 781001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 116 267 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 5 168 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 11′ N, 91° 45′ O (mapo)26.180587691.750238Koordinatoj: 26° 11′ N, 91° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 51 m [+] | ||
Areo | 216 km² (21 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guwahati [+] | |||
Guvahati (en loka lingvo: গুৱাহাটী) estas milionurbo, universitata urbo kaj riverborda havenurbo en Barato, en subŝtato Asamo.
Guvahati estas la plej granda urbo en Asamo aparte kaj en la Sep fratinoj regiono de Barato (nordorienta Hindio) ĝenerale. La ĉefurbo de Asamo, Dispur, estas antaŭurbo de Guvahati.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 116 267 loĝantoj sur areo de 216 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 168 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 216 km²
- Supermara alteco: 55 m
- Loĝantaro: 962 334 (censo de 2011),[1] 1 116 267 (takso de 2020)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo:
- Aŭtokodo: AS-01
- Poŝtkodo:
Guvahati situas en nordorienta parto de la lando inter maldekstra bordo de Bramaputro kaj montetoj.
Guvahati estas unu el la pratempaj urboj de Azio laŭ la supozoj kaj laŭ arkeologiaj trovaĵoj. La urbo longe estis centro de diversaj dinastioj.
En Guvahati jare pluvas po 1700 mm, precipe inter aprilo-oktobro. Tiam la temperaturo estas preskaŭ 40 °C, dum la ceteraj monatoj ĝi foje falas al 10 °C.
En Guvahati la plej grava estas la komercado, transportado kaj servoj. En la urbo naftorafinejo funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La internacia flughaveno troviĝas je 30 km. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. La haveno funkciis jam en la historiaj jaroj. En la urbo aŭtobuso liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- diversaj bazarejoj
- riverobordo
- temploj Umananda, Sukresvar, Ugratara, Lonkesvar, Dighesvari, Rudresvar kaj Kamakhia
- amuzparko Accoland
- planetario
- muzeo
- parko pri Nehru
- bestoĝardeno
Simboloj
[redakti | redakti fonton]La Hindia riverdelfeno estas la oficiala animalo de la urbo Guvahati.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ loĝantaro de Asamio baze de la censo de 2011, jen germane kaj angle
- ↑ "Gangetic river dolphin to be city animal of Guwahati". The Times of India. 6a de Junio 2016. Alirita la 13an de Novembro 2018.