Guy Patin
Guy Patin (1601-1672) | ||
---|---|---|
"Naudaeana Et Patiniana", verko de Gabriel Naudé kaj Guy Patin, publikigita en 1703.
| ||
Persona informo | ||
Guy Patin | ||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1601 en "Hodenc-en-Bray", Oise, Francio | |
Morto | 30-an de marto 1672 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo Kolegio de Francio | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Infanoj | Charles Patin, Robert Patin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto kirurgo profesoro kuracisto-verkisto epistolisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Lettres de Gui Patin vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Guy PATIN estis franca kuracisto, poeto, verkisto kaj profesoro pri Kirurgio, Medicino, Anatomio, Botaniko kaj Farmacio.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Lia eduko komenciĝis dum sia infanaĝo, kiam lia patro devigis lin legi la "Paralelaj Vivoj" de Plutarko. Li studis ĉe la Kolegio de Beauvais, en Parizo, sekvita de Filozofio ĉe la Kolegio de Boncourt. Li batalis kun sia familio pro tio ke li ne volis okupiĝi pri eklezia kariero.
Li dediĉis sin al la studado de Medicino kaj pro manko de financaj rimedoj li fariĝis tipografia provleganto. En 1627 li ricevis sian doktorecon pri medicino. Li estis rektoro de la Fakultato de Medicino en Parizo (1650-1652) kaj en 1655, li sukcedis al Jean Riolan la Juna (1577-1657) kiel profesoro ĉe la Reĝa Kolegio de Francio. Liaj sciencaj kaj medicinaj verkoj ne estas konsiderataj klerigantaj fare de la hodiaŭaj medicinaj akademiuloj. Li estis komparita kun la kuracistoj en la verkoj de Molière: obskurantismaj latinistoj kaj anoj de la sangado, krom esti malfavora al la progreso de lia arto.
Tamen, li estas vaste konata hodiaŭ pro sia ampleksa korespondado: lia stilo estas malpeza kaj distra kaj liaj leteroj estas gravaj dokumentoj por historiistoj de medicino. Patin kaj lia filo Charles Patin (1633-1693) ankaŭ estis kaŝaj librokomercistoj, kun Patin foje skribanta poezion, kiel ekzemple kvarversaĵon por honori Henric Piccard-on (1636-1712).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Lettres choisies de Feu Monsieur Guy Patin, 1683
- Nouveau recueil de lettres choisies, 1695
- Naudaeana Et Patiniana, 1703
- L'Esprit de Guy Patin, 1709
- Nouvelles Lettres de feu mr. Gui Patin, 1718
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Cesare Cremonini (1550-1651)
- Jacques Auguste de Thou (1553-1617)
- Daniel Sennert (1572-1637)
- Caspar Hofmann (1572-1648)
- Charles Bouvard (1572-1658)
- Jean Riolan la Juna (1577-1657) franca kuracisto
- William Harvey (1578-1657)
- Théophraste Renaudot (1586-1653)[1]
- Pierre Gassendi (1592-1655)
- Antoine Vallot (1594-1671)
- Gabriel Naudé (1600-1653) franca libristo kaj erudiciulo
- Henri Louis Habert de Montmor (1600-1679)[2]
- Charles Spon (1609-1684) franca helenisto
- Samuel de Sorbière (1617-1670)
- Jean Pecquet (1622-1674)[3]
- Olaus Borrichius (1626-1690)
- Henric Piccard (1636-1712)
- Charles Patin (1633-1693)
- Pierre Bayle (1647-1706) franca filozofo
- Gustave Vapereau (1819-1906) franca enciklopediisto