Gyöngyöshalász
Gyöngyöshalász (djondjoŝhalAs) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario , en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös. Halász signifas: fiŝkaptisto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 28 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7415/19.927
- Loĝantaro: 2630
- Poŝtkodo: 3212
- Telefonprefikso: 37
Situo
[redakti | redakti fonton]Gyöngyöshalász situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyöngyös-Vámosgyörk, aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc preteriras. Gyöngyös troviĝas 6, Hatvan 26, Parád 27 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Gyöngyöshalász estis loĝata dum la kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1267 en formo terra Halaz. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1904 incendio okazis. La vilaĝanoj okupiĝas precipe pri vinkulturo, krome apud la vilaĝo estas fabriko pri fervojaj konsistaĵoj. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, dentokuracejo, infanhelpa servo, poŝto, restoracio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1770
- kapelo 1794
- klasikisma nobeldomo de Hanisz (hanis) el la 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis en Gyöngyöshalász fizikisto István Lovas