Saltu al enhavo

György Ágoston (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Ágoston (instruisto)
Persona informo
Naskonomo Ritscher György
Naskiĝo 7-an de aprilo 1920 (1920-04-07)
en Pécs
Morto 12-an de septembro 2012 (2012-09-12) (92-jaraĝa)
en Budaörs
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo akademiulo
universitata instruisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Ágoston [djordj Agoŝton], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ágoston György estis hungara altlerneja instruisto, marksisto. Lia origina familia nomo estis Ritscher [riĉer] kun nomvarianto Richter.

György Ágoston[1][2] naskiĝis la  7-an de aprilo 1920(nun 1920-04-07) en Pécs, li mortis la 12-an de septembro 2012 en Budaörs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Ágoston devenis el simpla juda familio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en Nagykanizsa en 1938, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1943. Post la diplomo li estis trudlaboristo ĝis fino de la naziismo (1945), poste li aliĝis al la komunistoj kaj li instruis jaron en gimnazio. Pli poste li instruis en aliaj edukejoj, dum li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Debrecen en 1948. Li estis altlernejestro en Szeged (1949–1952), poste docento kaj katedrestro (1952–1959) en Scienca Universitato Loránd Eötvös, pli poste en Scienca Universitato Attila József (1959–1961), eĉ profesoro kaj katedrestro (1961–1989). Intertempe li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li multe okupiĝis pri marksismo kaj pedagogio, fine dum ĉeso de la socialismo li pensiuligis. Pli frue li edziĝis en 1945, poste 2 gefiloj naskiĝis, li vidviĝis en 2006. Li ricevis premiojn inter 1948-1985.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gondolatok a küldöttközgyűlés előtt. (1948)
  • A pedagógiai tudományok jelentősége az egyetemi és a főiskolai oktató-nevelőmunkában. (1953, ankaŭ germane)
  • A nevelés elméleti programja. (1958)
  • Pedagógia I. köt. A nevelés elmélete. (studenta lernolibro, 1959, 5-a eldono: 1966)
  • Az új gimnáziumi tanterv. (1963)
  • A pedagógia alapfogalmai és a nevelési célrendszer. (disertaĵo kaj monografio, 1976)
  • Tézisek az iskolai tehetségnevelésről. (1985)
  • Felméri Lajos élete és munkássága. (monografieto, 1993)
  • Tanulási stratégiák támogatása magyarországi nyitott rendszerű képzésben. (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]