György Auer
György Auer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1888 en Erzsébetváros |
Morto | 25-an de aprilo 1958 (69-jaraĝa) en Erzsébetváros |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1911) ![]() |
Okupo | |
Okupo | advokato akuzisto ![]() |
György Auer [djordj aŭer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Auer György estis hungara juristo, prokuroro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis alsóterényi [alŝOterEnji].
György Auer[1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1888 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de aprilo 1958 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Auer akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1911, sed li studis ankaŭ en Berlino kaj Lepsiko. Post la diplomo li laboris en la ĉefurba juĝejo, sed ekde 1917 li jam estis prokuroro, ekde 1945 li estis jam ĉefprokuroro de Budapeŝto. Pli frue li kompletigis sian diplomon per advokata-juĝeja licenco, lia habilitiĝo okazis en 1928, pli poste li ankaŭ instruis en la Scienca Universitato Erzsébet. Lia emeritiĝo okazis en 1949. Li edziĝis en 1921. Lia ĉeftemo estis la kriminala juro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Begriff und Wesen des Vorsatzes in den mittelalterlichen Strafgesetzen Ungarns. (1911)
- Die ungarische Strafgesetzreform. (1915)
- Jog, igazságszolgáltatás és forradalom. (1922)
- A magyar bűnvádi eljárási jog rövid tankönyve. (1927)
- A bűnvádi eljárási jog. (kunaŭtoro, 6 volumoj, 1930–1934)
- Magyar bűnvádi eljárási jog. (1938)
- Az első magyar büntetőtörvény-javaslat. (1943)
- A hatályos büntetőjog szabályai. (redaktoro, 1947)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41658 hungarlingva datenaro de muzeo