György Balogh (politikisto)
György Balogh (politikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1919 en Debrecen |
Morto | 12-an de septembro 2006 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Infano | Dalma Hajdu (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto kontisto |
György Balogh [djordj balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh György, estis hungara politikisto, parlamentano, librotenisto.
György Balogh[1] naskiĝis la 19-an de marto 1919 en Debrecen, li mortis la 12-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Balogh maturiĝis en gimnazio en Kecskemét en 1937, poste li akiris komercistan diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1942, li doktoriĝis post 2 jaroj kaj akiris ankaŭ pedagogian diplomon. Inter 1942–1944 li estis librotenisto, poste li soldatiĝis, ekde 1949 ĝis sia pensiuliĝo en 1986 li estis ĉeflibrotenisto, dum en 1956 li akiris librotenistan licencon.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde 1938 li estis aktiva en la politiko. Inter 1945-1948 li estis profesia politikisto, poste li rezignis pro la komenciĝanta politika erao. Dum la hungara revolucio de 1956 kaj ekde 1988 li denove estis aktiva politikisto, eĉ parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994.
Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1944 kaj post 2 jaroj.