György Baross
Aspekto
György Baross | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Drucker György |
Naskiĝo | 14-an de julio 1899 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de aprilo 1972 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikologo verkisto de nefikcio |
György Baross [djordj baroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baross György estis hungara oficisto. Lia origina familia nomo estis Drucker ĝis 1942.
György Baross[1] naskiĝis la 14-an de julio 1899 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de aprilo 1972 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Baross finis prioficiran lernejon, poste ekde 1917 li batalis en la 1-a mondmilito. En 1922 li studis ekonomikon en Munkeno, juron en 1927 en Hago. Inter 1926–1935 li havis postenojn en kompanio, poste en pedagogia inspektorejo, ekde 1939 en ministerio, sed same ekde 1939 li redaktis diplomatian revuon. En 1942 li studvojaĝis en Svislando. Li okupiĝis pri la internacia juro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Adatok az internacionalizmus történetéhez. (Bp., 1932)
- A külpolitikai közvélemény kialakítása. A külföldi politikai intézmények szervezete és működése. (1938)
- A Balkán Bizottság első éve. (1942)
- A Külügyi Szemle a második világháborúban. Egy fejezet a szellemi ellenállás történetéből. (1946)