György Csapó (drumisto)
Aspekto
György Csapó | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | János Csapó ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto ![]() |
György Csapó [djordi ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó György estas hungara drumisto. Lia patro estis János Csapó.
György Csapó[1] naskiĝis la 17-an de junio 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Csapó komencis konatiĝi kun frapinstrumentoj en Eger en aĝo de sep, post 5 jaroj li daŭris la lernadon en Miskolc, pli poste li studis en muzikarta mezlernejo, sed li studis ankaŭ private. Li akiris muzikistan permesilon (diplometon), poste li komencis drumadi en loka orkestro. Li aliĝis al Edda (rokgrupo) en 1974. Li estis membro ĝis 1982, poste li retiriĝis pro doloroj de spino. Tamen li partoprenis kelkfoje poste en nostalgiaj koncertoj de Edda.
Lia sola ŝlagro
[redakti | redakti fonton]- Ahová eljutok (1995, kunkomponisto kaj kun tekstopoeto) [1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun intervjuo kaj fotoj
- hungarlingva biografio kun intervjuo, foto kaj video Arkivigite je 2019-09-03 per la retarkivo Wayback Machine