György Fekete (kuracisto)
György Fekete (kuracisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1926 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de decembro 2011 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | farmakologo universitata instruisto endokrinologo |
György Fekete [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fekete György estis hungara endokrinologo, farmakologo, altlerneja instruisto.
György Fekete (kuracisto)[1] naskiĝis la 23-an de marto 1926 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de decembro 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Fekete (kuracisto) maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951, en 1956 sportkuracistan diplomon, post unu jaro diplomon pri laboratoriaj scioj. Post la unua diplomo li esploris precipe en instituto, post jaroj li havis altajn postenojn. Intertempe li estis docento en la menciita universitato (1965–1981), poste profesoro en Medicina Universitato de Szeged ĝis 1990. Li kandidatiĝis en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1986.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Adatok a toxico-test rutinszerű végzésekor felmerült kérdésekhez. (kunaŭtoro, 1953)
- A mellékveseműködést befolyásoló néhány tényező és a kéregszteroidok hatékonyságának farmakológiai vizsgálata. (disertaĵo, 1962)
- A therapia aktuális kérdései. (kunredaktoro, 1964, 1967)
- A Richter Gedeon Rt. 100 éves története. (kunaŭtoro, 2001)