György Fenessy
Aspekto
György Fenessy [djordj feneŝi] laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenessy György estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Lia nomo aperis kelkfoje Fénesy.
György Fenessy [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1632 en Sopron. Li mortis la 4-an de marto 1699 en Jászó (nuntempa Jasov en Slovakio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Fenessy komence lernis en lernejon de jezuitoj, poste li lernis juron. Li komencis sian karieron kiel sekretario de György Szelepcsényi. Baldaŭe li revenis al la eklezia laboro kaj li pastriĝis. Simpla pastro li estis mallonge. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1656 en Nyitra
- kanoniko en 1676 en Esztergom, samtempe preposto
- abato en 1677 en Zebegény
- titulara episkopo en 1685 pri Csanád, samtempe ĉefpreposto en Esztergom
- episkopo en 1687 en Eger
- ankaŭ preposto en Jászó.
Li fondis domon por malriĉuloj en Jászó.